
Maratona E-kursaro, IKBE, IEK
La 89-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, okazos en
Greziljono (Francio) ekde la 30-a de Junio ĝis la 7-a de Julio 2025.
Samloke kaj samtempe okazos 9-a Maratona Esperanto-kursaro kaj 37-a
Internacia E-Konferenco IEK, kiuj daŭros tri tagojn pli, do, ĝis la 10-a
de Julio.
KURSOJ
Frank Lappe (Germanujo) : Ni komencu kune ! Kurso por komencantoj kaj
komencintoj (A1-A2)
Cxi tiu kurso celas al tutkomencantoj aux al personoj, kiuj jam eklernis
Esperanton, sed ankoraux konsideras sin komencantoj. La instrua lingvo
estos Esperanto ekde la unua tago. dum la kurso oni ankaux ludos kaj
spektos filmojn.
Nedeljka Ložajić (Serbujo) « Paroligo inter astroj » (B1-B2)
Cxefa celo de la kurso estas paroligi la kursanojn kaj ricxigi ilian
vortprovizon pere de interagaj ekzercoj kaj ludoj. Estos priparolataj
diversaj temoj ekde la kulturaj, sociaj, popularsciencaj gxis la movadaj.
Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo, Hispanujo) : Triagrada Kurso (C1-C2)
Estos tuŝitaj pluraj temoj kiuj rilatas Esperanton laŭ vorta vidpunkto,
laŭ gramatika vidpunkto, laŭ sintaksa vidpunkto. Oni traktos plurajn
literaturajn temojn, ekvidante multajn grandajn verkojn en Esperanto kaj
historion de Esperanto, per gxiaj gazetoj, utiligante vastan retan
bibliotekon BitArkivo.org. Ni ankaux lernos pri instruado de lingvoj,
kaj pri tio kiel allogi homojn al novaj ĉeestaj Esperanto-kursoj.
IEK-37 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
Vi, i.a. , ankaŭ povos aŭskulti jenajn prelegojn :
Otto Prytz : "karakterizo de la infinitivo ĝenerale kaj la Esperanta
infinitivo speciale",
Violetta de Filippo : "Simone de Beauvoir : bonedukita junulino,
filozofino, liberamantino",
Nedeljka Loĵajiĉ : "Tradicia kaj scienca aliro al sonĝoj".
Oni povos partopreni Praktikan kurson de Unua Helpo (sukurado),
atelieron pri agrabla kaj afabla kontakto kun vidhandikapitaj personoj,
ekscii pli pri diversaj E-aktivaĵoj ktp.
Partoprenantoj de la evento havos eblecon promenadi en proksima parko
por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon. Estos organizataj pluraj
turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo
Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort...
Precipe ni rekomendas ekskursojn al Vera kruco, Muzeo de skulptaĵoj
speciale alireblaj al vidhandikapitaj personoj.
Ĝis nun ne aliĝis pluraj nevidantoj, sed ni varme invitas vin aliĝi,
promesante al vi abundan kaj interesan programon.
Pri via aliĝo, partopreno en la programo kaj aliaj demandoj bonvolu
skribi al :
kastelo@gresillon.org
nedeljkalozajic@gmail.com
sophie.renault761@gmail.com.
Pliajn informojn vi povas trovi en la retejo de Greziljono :
https://gresillon.org
fr
Espéranto
Les congrès, stages
?