Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1015 2022-02-04

jeudi 10 février 2022 par BLOT Nicole

SIMO MILOJEVIĆ FORPASIS
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino). Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.
Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian “Esperanto-karieron” li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.
Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). Li eklaboris en la Centra Oficejo komence de 1974. Inter 1974 ĝis 1980 li estis vicdirektoro ; inter 1974 ĝis 1984 redaktoro de "Esperanto". Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de UEA en 1983, posteno kiun li okupis ĝis 1995. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, do en 1996, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj laboris kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA. Dum tri jardekoj, li estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Li pensiiĝis fine de 2002. En 2006 li ricevis la “esperantistan pacpremion” Deguĉi. Li translokiĝis al Trebinje en 2007. En 2008 la Komitato de UEA, dum la UK en Roterdamo, elektis s-ron Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.!
UEA perdas eminentan Esperantiston, CO-kunlaborantoj ankaŭ bonan kolegon kaj amikon.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 54 / 203912

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License