Nova Urbo - Salutojn el Nordo

dimanche 20 février 2022 par BLOT Nicole

Karaj Legantoj,
Ni sendas al vi kelkajn artikolojn okaze de la 107a Universala Kongreso en Montrealo, prokrastita antaŭ du jaroj. Temas ĉefe pri originala pentristo William Kurlek, kiu malkovris belecon de la preriaj provincoj. Valoras ankaŭ memorigi pri la100-jariĝo de Dan Gibson (1922-1991), la pioniro pri registrado de natursonoj kun muziko. Por kolekti milojn da sonoj, Gibson veturis al plej diversaj natur-medioj : arbaroj, dezertoj, marbordoj, tropikaj insuloj, malproksima Nordo k.t.p.
Meze de la vintra sezono, vi povas ĉi tie aŭdi muĝadon de norda neĝblovo en kanadaj arbaroj :
https://www.youtube.com/watch?v=Jpr-6TQF3GE . Tiuspecaj sonoj de la naturo fariĝis tre popularaj por malstreĉo aŭ kreado de dormiga atmosfero hejme. Kiel kontrasto, komparu ĝin kun la disko de Gibson pri Arktika printempo, kiam revenas tien anseroj, petreloj, mevoj, prionoj kaj aliaj birdoj – (7:04) https://www.youtube.com/watch?v=EqmYn9fyjxQ .
Agrablan aŭskultadon en varma hejmo – amike „NU” red.

NU22b

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 66 / 204522

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License