Tejo - Arangxo en Danio kun Jogailė ČOJŪTĖ

dimanche 20 février 2022 par BLOT Nicole

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) organizis la trejnadon nomatan "Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj". La trejnado okazis en Ry, Danio, de la 26a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2021, kie partoprenis ankaŭ litova esperantistino Jogailė Čojūtė. Post kelkaj tagoj la aranĝo kuniĝis kun KKPS (KlaĉKunveno PostSomera).
Esperantistoj el diversaj eŭropaj landoj diskutis tra artisma kaj teatra aliroj pri la temo de Homaj Rajtoj, kiaj estas iliaj mankoj en la nuntempa mondo kaj kiel oni povus plibonigi. Partoprenantoj kontribuis ankaŭ al "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Esperanto" (https://bit.ly/3uEupKe).
Krom tio, oni povis ĝui surlokan naturon, viziti bunkrojn kaj manĝi Danan bindopanon.
Alkrocxite estas kelkaj fotoj de la arangxo.

Danio

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 30 / 188155

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License