La Israela Kongreso 7-9 aprilo 2022

samedi 5 mars 2022 par BLOT Nicole

Karaj aliĝintoj kaj potencialaj aliĝontoj al la 22-Israela Kongreso,
Nome de ELI mi kore dankas vin, la fidelaj aliĝintoj al la Israela Kongreso kiu devus okazi en aprilo 2020 kaj estis trifoje prokrastita, sed finfine okazos post du monatoj. Ankaŭ novaj aliĝantoj estas bonvenaj.
Lastatempe Israelo nuligis ĉiujn limigojn eniri la landon kaj la omikrona ondo iom post iom estingiĝas. Plej verŝajne do la kongreso okazos, du jarojn post la originala dato, sed kun la samaj progranmo kaj artistoj, en la sama urbo (Tel-Aviv-Jafo) kaj eĉ kun la sama kotizo, 185 eŭroj por persono en dulita ĉambro (kio tute ne estas evidenta, pro la signifa falo de la eŭro kompare kun la israela valuto).
La detala programo aperas en la ĝisdata IK-paĝo
https://www.esperanto.org.il/ik.html#programo.
Por certigi la ĉambron necesas nepre konfirmi vian partoprenon plej laste ĝis la 20.2.
Same necesas konfirmi la partoprenon en la postkongresa ekskurso al Jerusalemo, la Morta Maro, Eilat kaj Jordanio. Ankaŭ ĝiaj programo kaj kotizo (vidu en la programo-retpaĝo) restas preskaŭ la samaj.
Atendas vian kiel eble plej baldaŭan respondon,
Amri Wandel Ĉeforganizanto kaj ĉiĉerono


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 35 / 200045

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License