UEA - UTILA (Universala Taksilo de Inda Landa Agado)

samedi 5 mars 2022 par BLOT Nicole

Alvenis decembro, do jam venis la momento, kiam UEA interesiĝas pri la agado en via Asocio. Tra la pasinta jaro. Ni elpensis pli simplan kaj utilan manieron fari tion. Ni nun lanĉas la programon UTILA (Universala Taksilo de Inda Landa Agado). Ni emfazas, ke temas pri servo al vi por doni kriteriojn por taksi vin mem. Ĝi plenumas tri funkciojn :
1) Unuafoje, ĝi donas al vi objektivan taksilon pri la nivelo de via agado.
2) Ĝi permesas al vi doni informojn por kaj la retejo de UEA.
3) Ĝi permesas al vi doni informojn pri via agado tra 2021
Pri la unua : La ideo de taksilo devenis el la agadoj de TEJO kaj naskiĝis jam en 2009, kun pli granda konigo en 2015 sub la nomo KODEJO. Tion realigis la tiama prezidanto de TEJO, Lukasz Zebrowski. La esploro ebligas al UEA trovi siajn pli fortajn LA, por ke aliaj ricevu utilan gvidon pri la propra agado. Ĝi plie reliefigas areojn de malforto, bezonantaj intervenon, ekzemple per okazigo de seminario de AMO (Aktivula Maturigo)..
Pri la dua : UEA transigos viajn informojn al la projekto por 2022, do vi kredeble ne ricevos petojn por reagoj el tiu projekto. Same, ni kontrolos viajn respondojn kompare al la prezentaĵo en la retejo de UEA sub la rubriko ‘Landoj’.
Pri la tria : Ni prenos indajn iniciatojn por plia diskonigo per la projekto EKO-komunikoj. La gvidantaro de UEA ricevos resumojn pri tiu agado, kaj tio povos influi ilian gvidadon.
Ni notos la daton de sendo al vi kaj la dato de via respondo. Ni konigos al vi la rezultojn, por ke vi havu ideon pri tiu pli granda familio al kiu vi apartenas.
Bedaŭinde mi ne havas multajn komputikajn kapablojn. Kion mi majstras, mi bone majstras kaj eluzas, sed la cetero por mi estas timiga mistero. Do, nun, ni sendas ĝin nur per PDF kaj Word. Mi esperas, ke por 2023, iu en UEA sukcesos krei retejan formularon por doni pli modernan kaj uzant-amikan solvon.
UEA antaŭdankas pro viaj respondoj kaj kunlaboro !
Stefan MacGill
Respondecoj UEA : Landa Agado
Respondecoj ILEI : EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Utila landa taksilo

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 17 / 188155

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License