Espéranto Indre

NR/NIS 20-a Novjara Renkontiĝo kaj 13-a Novjara Internacia Semajno por la novjaro 2023/24 en Wiesbaden

samedi 14 octobre 2023 par Nicole Blot

Saluton !
Unuflanke mi povas sendi al vi la ĝojigan informon, ke jam 79 homoj
aliĝis al la venonta Novjara Renkontiĝo okazonta ĉi-jarfine en Wiesbaden :)
Inter la aliĝintoj estas 43 homoj el eksterlando, 36 el Germanio, 14
infanoj kaj junuloj.
La plimulton de la aliĝintoj vi povas vidi sur
http://esperanto.land/nr/partoprena...
Jam venis proponoj de multaj interesaj programeroj, kiujn ni povos ĝui.
Aliflanke mi decidis plilongigi la unuan aliĝoperiodon por doni ŝancon
al tiuj, kiuj eble pretervidis la unuan findaton. Do ĝis inkluzive de
lundo, 9a de oktobro, 23:59h, vi ĝuos la plej malaltan kotizon !
Havu belan semajnfinon - kaj se vi planas veni, antaŭĝoju jam NR-on,
karajn sa Lu tojn
Lu Wunsch-Rolshoven


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Les congrès, stages   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License