Accueil > L’Espéranto > A lire

La Jagelona Universitato en Krakovo , 27-hora Esperanto-kurso "Evoluigado de la skribo- kaj parolkapablo"
La Jagelona Universitato en Krakovo invitas esperantistojn el diversaj landoj al 27-hora Esperanto-kurso "Evoluigado de la skribo- kaj parolkapablo". Ĝi daŭros 2,5 monatojn. Ĉiu studanto ricevos lingvan helpon, laŭ siaj bezonoj. Instruos Maria Majerczak.
Al la kurso ni invitas personojn kun meznivela au iom pli alta lingvoscio (B2-C1).
La studintoj ricevos oficialan konfirmilon pri la partopreno.
Studu realtempe, unufoje semajne, kun diverslandaj amikecaj esperantistoj, restante en via hejmo !
Por peti pli da informoj, bv. skribi al esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com (ni publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).
Invitas vin elkore
Maria Majerczak Gvidantino de la Esperanto-instruado kaj agado en la Jagelona Universitato
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?