Nova Urbo -Paco sen vero ?

dimanche 17 avril 2022 par BLOT Nicole

Ĉi-foje iom da novaĵoj, pri Vintra Olimpiko kaj la konflikto OrientEŭropa, kies vera kaŭzo estas kaŝita kaj pri kies konsekvencoj ordinaraj homoj ne konscias. Ĝis nun, en Eŭropo eksplodis du mondmilitoj, ĉu ni troviĝas rande de la tria – atoma ? Ni esperas, ke ne kaj invitas ĉiujn al internacia projekto „Infanoj de la mondo kantas por paco” organizata kadre de novaj Esperantaj Pac-Iniciatoj. Tion vi trovos en https://familiaro.com . Inter multaj organizaĵoj, ankaŭ E-movado travivas krizon, kiun solvos nek pasivemo nek plendoj.
Al kristanoj ni bondeziras Ĝojan Paskon, kaj al ĉiuj – belan printempon.
Amike – NU red.

PS :
En la nunjaro oni celebras kelkajn datrevenojn. Ni mencias hodiaŭ la du. Unue, io ligita kun la ĵus pasinta 24-a Vintra Olimpiko. Marte 1922 okazis en Svedio Vasa Ski-kuro (svede : Vasaloppet) je distanco de 90 km, la plej granda mondskale. En la olimpika jaro 2004 (la evenotn gastigis tiam Grekio, la patrujo de sportoj), la konkurson partoprenis ĉ. 15 mil atletoj ! Ekde la komenco venkadis preskaŭ ĉiam svedoj, kompreneble. Tamen ekde 10 jaroj norvegoj forprenas de ili la ĉampionecon.

Due, ankaŭ en la sama jaro 1922 , Usono aneksis koral-rifon Kingman, situitan meze de la Pacifiko. La rifo havas nur 3 hektarojn (0.03 km2) kaj estas nun fermita por turistoj. Kaj Pacifika Oceano prenis la nomon de la unuaj velistoj, kiuj ekvidis ĝin paca, trankvila. Iu povus ankaŭ nomi tiel Usonon, kies pacamo ja estas senlima.

NU Aprilo 22

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 16 / 189025

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License