Espéranto Indre

Hori Jasuo - 4 temoj pri miaj ekspozicioj en poŝtoficejoj

samedi 4 octobre 2025 par Nicole Blot

Karaj geamikoj,
Dum 20 jaroj, mi okazigas ĉiumonate ekspoziciojn, ĉefe rilatajn al Esperanto, ĉe la proksima Poŝtoficejo de Kamishinden en mia urbo Maebashi. Hodiaŭ, mi ŝatus dividi kvar rilatajn temojn.
Dorlotbestoj de la Mondo (Poŝtoficejo de Kamishinden)
Mi ricevis fotojn de dorlotbestoj tenataj en la hejmoj de esperantistoj. Hundoj kaj katoj estas la ĉefaj bestoj kompreneble, sed mi ricevis ankau tri aliajn specojn de bestoj. Bonvolu pligrandigi la fotojn kaj provi identigi ilin.
Poŝtkestoj de la Mondo (Poŝtoficejo de Koounc^oo)
Ĉar mi maljuniĝas, mi pensis pri baldaŭ ĉesigo de la ekspozicio, sed "Poŝtkestoj de la Mondo" estis tiel bone akceptita, ke mi ne povis ne demandi la poŝtejeston, ĉu mi povus fari ĝin ankau ĉe alia poŝtoficejo. Li respondis : "Fakte, altranga oficisto de nia kompanio venis hieraŭ kaj vidis la ekspozicion kaj laŭdis ĝin, dirante kiom bonega ĝi estis. Krome estas homoj, kiuj venas nur por ĉi tiu ekspozicio." Do, ni decidis okazigi ekspozicion ankaŭ ĉe la Poŝtoficejo de Koounc^oo.
Mi decidis montri la ekspoziciaj^ojn uzitajn en la pos^toficejo de Kamis^inden. Do ĉi-foje, mi montris "Poŝtkestojn de la Mondo".
Poŝtkesto por la Pacmemoro de Hiroŝimo
Estas memorpoŝtkestoj en turismaj lokoj tra la tuta lando. Mi aŭdis, ke estas unu en Hiroŝimo, do mi petis Taeko-n, kiu kolektas subskribojn ĉiutage ĉe la Pacparko de Hiros^imo, sendi al mi foton. Ĉi tiu poŝtkesto estis starigita la 6-an de aŭgusto 1952, por memorfesti la 4-an Nacian Konvencion de la Poŝt-Amikeca Asocio.
Ora Poŝtkesto
Mi akiris brilan oran poŝtkesteton. Ĝi estas pezega kaj multekosta, ĉar ĝi estas farita el oro (nur ŝerco ; ĝi estas farita el ceramiko). Mi pensas, ke se mi uzus ĝin por kolekti donacojn, ĉiuj estus feliĉaj donaci. Se Taeko tenus ĝin apud si, mi certas, ke s^i povos kelekti ne nur subskribojn, sed ankaŭ mondonacojn. Tiu c^i ora pos^tkesto benu min kaj vin c^iujn.
HORI Jasuo

statuo

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License