Kelkaj pluaj progresoj d Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

lundi 30 mai 2022 par BLOT Nicole

Germana Esperanto-Centro (EGS + GEA Filio), Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt, Germanio 23.05.2022

Saluton !
Ni nur volas informi vin almenaŭ pri niaj konstantaj laboroj resp. kelkaj realaj E-paŝoj antaŭen (je favoro por Esperanto).
1. Ordigadoj en la Esperanto-Centro kaj plibeligo de la Esperanto-ĝardeno apartenas al la konstantaj taskoj.
Nia unika Zamenhof-grimrozujo ricevis pli belan kaj pli stabilan pavilonon el metalo.
Baldaŭ ĝi ekfloros. Bonvenon !
2. Ĉiusemajne ni havis gastojn, ekz. lastsemajne Wilson kaj Lynn el Singapuro. Tio estis aparte agrablaj tagoj.
Ĝis nun ni havas E-gastojn el ĉ. 55 landoj, do "plua lando" por nia Esperanto-gastolibro.
3. Iom ni subtenas familion el Kievo, kiu nun loĝas en Göttingen.
4. Venontan semajnfinon ni partoprenos Skotan E-kongreson je kadro de EU-projekto. Tio estas escepto, ĉar normale
ni ne trovas libertempon por tiaj aferoj.
5. Jam nun ni ĝojas pri la German-Nederlanda Esperanto Kongreso en Oldenburg.
Ĉe la enirejo de la Junulara gastejo en Oldenburg ni havos apartan informtablon.
Jam nun ni ĝojas pri fruktedonaj kaj kreemaj interparoloj.
Veraj idealistoj estas serĉataj !
6. I.a. ni nun preparas la EU-Amikecsemajnon de la 6a gis la 15a de junio 2022 en Herzberg.
Tio estas jam energiforrabaj labormonatoj.
Ekzemple de GEK en Oldenburgo al Herzberg ni povos ankoraŭ kunporti per nia aŭto du partoprenontojn.
Homoj, kiuj konkrete interesiĝas pri la programo ni ankoraŭ povos informi pri tio.
7. La urboadministracio de najbara urbo Bad Lauterberg aprobis dulingvan informtabulon ĉe la impona citadela ruinejo Scharzfels (inter Bad Lauterberg im Harz kaj Herzberg am Harz).
Tie ankaŭ troviĝas restoracio resp. kafejo.
8. Ni planas kaj jam ekkreas (post multjaraj antaŭlaboroj) specialan "Esperanto-esplorpadon", por ke pli da biciklistoj kaj migrantoj povos percepti Esperanton en la "normala mondo". Bazan koncepton "Esperanto-esplorpado" ni jam ellaboris.
Kiu havas ideojn kaj kiu volas kunkonstrui tion kune kun ni ?
Bonvenon ĉe la Esperanto-Centro en la unika Esperanto-urbo Herzberg.
Baldaŭ ni povos festi jam la 16-an naskiĝtagon de "Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo".
Pri tio la membroj de Esperanto-Centro (EGS) povas tre fieri.
Se vi havas demandojn, bv. senpere kontakti Petro Zilvar mem.
Amike kaj samideane salutas vin la estraro de la Esperanto-Centro (ICH)
en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
P.S. Post kelkaj tagoj ni sendos al vi aktualigendan E-kalendaron resp. agendon.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 72 / 210200

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License