Didier Janot - Accélérateur de multilinguisme

dimanche 5 juin 2022 par BLOT Nicole

Karaj kolegoj,
Espéranto-France nun adaptas la internacian multlingvan akcelilon por pli taŭga uzado en francaj lernejoj. Estas bona projekto, ĉar se por plenkreskuloj lernmaterialo ne mankas, por lernejanoj ĝi ne abundas ! Mi ne ankoraŭ bone komprenis kio estos la rezulto, kiam ĝi venos, kiel ĝi disponeblos…
Sed bona instrumaterialo ne sufiĉas : necesas instruistoj por uzi ĝin en klasoj !
Tiu instrumetodo estas uzebla de neesperantistaj instruistoj. Do necesas trovi instruistojn kiuj pretas uzi tiun metodon. La komisiono Edukado ĉe Espéranto-France jam provis (https://esperanto-france.org/information-ecoles-accelerateur-de-multilinguisme) sed ŝajne kun malgranda rezulto.
Ĉu ILEI-Francio povas helpi, trovi kaj subteni instruistojn ? Kiel ?
De la originala projekto mi komprenis ke ĝi ĉefe celas 8-10-jarulojn sed ankaŭ povas esti uzata kun malpli aŭ pli aĝaj lernejanoj. Ĉu homoj kiuj jam uzis tiun instrumaterialon havas respondon ?
Ideoj, proponoj… bonvenas.
Ĝis, DJ


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 68 / 210198

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License