La kongreso de ILEI por instruistoj kaj...

dimanche 26 juin 2022 par BLOT Nicole

La kongreso de ILEI por instruistoj kaj instruemuloj okazos rete 23-30 julio 2022.
Por ke novuloj el la tuta mondo povu partopreni kaj interŝanĝi spertojn/bezonojn…, aliĝo estas senpaga.
Kadre de la virtuala kongreso okazos simpozio malferma por (ne)esperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ebligante ilian debaton pri temoj de komuna intereso, observataj el diversaj vidpunktoj. La laborlingvoj estos laŭvice Esperanto, la franca kaj la angla. Do se vi konas neesperantistajn instruistojn* kiuj interesiĝas pri la temo, invitu ilin partopreni.
(*) En bazlernejo, mezlernejo, altlernejo aŭ universitato.
https://eventaservo.org/e/ILEI_55
Bonvolu transsendi la informon per viaj landaj kaj diversaj kanaloj por ke ĉiuj instruistoj kaj instruemuloj havu la informon.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 25 / 203911

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site Vidéos   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License