
IKIKO - Kunveno por esperantistoj kaj neesperantistoj kune
ESPERANTO POR INTERKULTURA KOMUNIKADO
Resumo kaj peto por partopreno
https://ikiko.civiencia.io/
1. Temas pri kunveno kun la temo kulturo kaj komunikado, ĉefe pri interkultura komunikado, kies celo estas kolekti ideojn pri la temo kaj montri Esperanton funkcianta al neesperantistoj.
2. Se en via urbo aŭ lando vi sukcesas kunmeti teameton da esperantistoj, kiuj volas okupiĝi pri aranĝado de ĉi tiu kunveno, ni petas vin aranĝi ĝin por viaj samurbanoj, samlandanoj prefere neesperantistoj, kiuj interesiĝas diskuti pri la temo "Interkultura komunikado’. Povas temi pri lingva justeco, hegemonioj, edukado en plurkultura etoso, internaciaj renkontiĝoj, ktp.
3. La kongreso okazu en la lingvoj, kiujn la partoprenantoj ŝatas uzi kun traduko al via nacia lingvo aŭ al Esperanto.
4. IKIKO estas monda, reta kunveno de la lokaj/naciaj kunvenoj, kiu okazos inter la 8an kaj la 12an de novembro de 2022. Oni provos konekti reprezentantojn el la pluraj kunvenoj por interŝanĝi la ideojn aperintajn en la lokaj, naciaj kongresoj en Esperanto. Ankaŭ la partoprenintoj de la lokaj kaj naciaj kunvenoj rajtos ĉeesti kaj sperti la egalecan funkciadon de Esperanto kiel komuna lingvo. Pro tio en ĉiu kunveno devas esti almenaŭ unu esperantisto, kiu povas traduki.
5. Oni povas kontribui al la diskuto per rekta alparolo, per skribita teksto ankaŭ scienca, per filmeto, per kanto, ktp. Ĉiuj materialoj aperos en revuo aŭ estos gardataj en reta paĝaro.
Nun ekzistas kunven-organizantoj en Ĉilio, Kolombio, Meksiko, Hispanujo, Francujo, Germanujo kaj Irano. Kaj ni traktas kun organizantoj en Usono, Tanzanio kaj DR Kongo.
La plejmulto el la partoprenontoj scias nenion pri Esperanto. Ili renkontas la lingvon survoje, samtempe malkovras ĝian nehegemonian realan valoron.
Se vi scivolemas, skribu al viko@civiencia.io kaj ni gvidos vin partopreni en via lando.
fr
Ses Activités
Congrès / Stages / Rencontres
?
|
OPML
?