Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 1137 2023-10-25

vendredi 3 novembre 2023 par Nicole Blot

KONTRAŬMILITA, PORPACA DEKLARO DE UEA, TEJO KAJ ILEI

La daŭre raportataj novaĵoj pri la aktuala konflikto en Mezoriento reliefigas la sekvojn de militoj por la popoloj de nia mondo, aparte kiam ankaŭ civiluloj estas trafitaj per morto kaj suferado pro vundiĝo aŭ manko de necesaj vivrimedoj.
Ne nur en Mezoriento sed en pluraj mondpartoj okazas dekoj da perfortaj militaj konfliktoj, kiuj pereigas kaj suferigas senkulpulojn, ne esceptante infanojn.
Okaze de la UN-tago, la 24-an de oktobro (vidu la koncernan Gazetaran Komunikon 1136 de la 20-a de oktobro 2023) https://uea.org/gk/1136
Universala Esperanto-Asocio ripetas sian firman subtenon de paca solvo de konfliktoj. Laŭstatute neŭtrala pri politikaj pozicioj, UEA, kun la subteno de TEJO kaj ILEI, tamen apogas konfliktsolvadon laŭ diplomatiaj kaj aliaj iniciatoj kaj rimedoj, grupe kaj individue. La Esperanto-parolanta komunumo celas progresigi la homaron al ĉesigo kaj eliminado de militoj, kaj al pli paca kunvivado per transnacia respekto al homaj rajtoj, kiuj inkluzivu lingvan, kulturan kaj socian justecon por popola interkompreniĝo.
La 10-an de decembro ĉi-jare okazos la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu donos al la popoloj la okazon reagnoski ĝiajn principojn kaj idealojn. Tiu ĉi deklaracio en pluraj artikoloj principe kontraŭstaras akcepton de daŭraj militaj konfliktoj. Ekzemple, neniu homo suferu « kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon » (artikolo 5) kaj ĉiu havu la « rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio » (artikolo 25).
Universala Esperanto-Asocio deklaras sian aliĝon al tiuj principoj, laŭ artikolo 5 en sia Statuto : « bonaj internaciaj rilatoj kaj respekto al la homaj rajtoj ... estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj ». Ni strebas individue kaj kolektive kun TEJO, ILEI, samprincipaj organizaĵoj registaraj kaj neregistaraj, por krei la bazojn por daŭra senperforta kaj egaleca interkompreniĝo, celante al natura pacemo inter individuoj kaj popoloj, rekonante ĉies dignon. La iniciatinto de Esperanto, D-ro Ludoviko Zamenhof, inspiriĝis imagi alian mondon, en kiu respekto kaj toleremo anstataŭus perfortadon, kun espero ke nia parolkomunumo donus imitindan modelon por estonta tergloba socio regata de profunde paca interagado.
La 24-an de oktobro, 2023
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License