Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1051 2022-07-31

mercredi 3 août 2022 par BLOT Nicole

CLAY MAGALHÃES FINAS SIAN LABORPERIODON ĈE UEA – KKS ŜANĜIĜAS
La kontrakto kun Clay Magalhães, kiu laboris ĉe UEA kiel Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) dum 19 jaroj, finiĝas hodiaŭ, la 31-an de julio 2022. Clay ĉeforganizis la Universalajn Kongresojn (UK) ekde 2003, transpreninte la taskon de Nikola Rašić. Li estas la KKS, kiu dum plej longa periodo en UEA okupis tiun postenon, kaj jam antaŭe li volontulis por la Kongresa Fako.
Sub lia egido organiziĝis multnombraj kongresoj. Inter tiuj ankaŭ la jubileaj kongresoj en Roterdamo (100-jariĝo de UEA), Bjalistoko (150-a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof) kaj Lillo (100-a UK). La kongreso en Lillo estis la plej granda kongreso, kiun li organizis, kun 2698 aliĝintoj el 80 landoj. La lasta UK, kiu okazis sub lia gvido, estis tiu de Lahtio en 2019. Sendube li restas en la memoro de sennombraj UK-partoprenantoj pro sia karaktero, ĉiam zorgema kaj afabla.
La Estraro de UEA, la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj la kolegoj kaj ekskolegoj de Clay elkore dankas pro lia granda sindediĉo por la movado kaj deziras al li sukceson en ĉio, kion li entreprenos !
Pri la Kongresa Fako de UEA nun okupiĝas Dorota Rodzianko kune kun siaj kolegoj, laŭ nova kontrakto de UEA kun E@I. Ilia unua kongreso estas la baldaŭ okazonta UK en Montrealo.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 32 / 204517

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License