Staĝoj en Kvinpetalo -Aŭgusto 29a-Septembro 2a

dimanche 14 août 2022 par BLOT Nicole

Aŭgusto 29a-Septembro 2a
Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj
Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo.
Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko.
Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj), ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke.
Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo, por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton.
La semajnon gvidos Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj.
Arno Lagrange

Aŭgusto 29a-Septembro 2a
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.
La kursoj okazos matene. Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :

  • tinkturi teksaĵojn per naturaj rimedoj
  • krei ornamaĵojn el la naturo, ktp.
    Merkredo estos komuna turisma tago.
    * Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €.

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 23 / 237622

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License