Espéranto Indre

Gazetara Komuniko de UEA [N-ro 1138]

vendredi 3 novembre 2023 par Nicole Blot

PARTOPRENU RETOSON (27-30 OKTOBRO 2023)
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) denove organizas sian retan eventon Retoson (kunigo de ‘reta’ kaj ‘etoso’), okazonta de la 27-a ĝis la 30-a de oktobro 2023 : https://retoso2023.tejo.org/
La evento enhavos malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. La programtabulo alireblas ĉi tie kaj ankaŭ en Google-kalendara formato. Elstaraj kontribuoj inkluzivas koncertojn de Benĝi kaj Clarissa, anoncon de la datoj de la venontjara IJK, la IRIS podiaj diskutoj, la unuan retan montron de la Muzikalo “Petveturaj Aventuroj” kaj multe pli.
Partopreni estas tute senkosta por ĉiuj. Vi povas aliĝi ĉi tie por aperi en la listo de aliĝintoj kaj ricevi ĉiujn gravajn informojn pri la evento. Alikaze, unuopaj programeroj libere alireblos de la programtabulo kaj baldaŭ aperos en Eventa Servo. Por pliaj informoj, aliĝu la telegramgrupon aŭ kontaktu la organizteamon ĉe retoso.tejo gmail.com.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License