Bulgara konkurso - Literaturo el Bulgario

vendredi 16 septembre 2022 par BLOT Nicole

Hristo Gorov - Hrima - estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj. La konkurso estos por rakonto kaj eseo.

Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton kun supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plenaj poŝtadreso, telefono kaj ret-adreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman - 12 punktaj

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn. Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 31-a de oktobro 2022 al la adreso : e-mail : modest@abv.bg


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 6 / 210905

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License