Accueil > L’Espéranto > A lire

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1084 2022-12-14
DONACU LIBROJN POR AFRIKO OKAZE DE LA 8-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO EN SENEGALO
De la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 okazos la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo "Esperanto - ŝanco kaj ne minaco por Afriko" : https://eventaservo.org/e/8-ake.
UEA finance subtenas la kongreson kaj aldone kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo por okaze de la 8-a AKE venigi librojn al Senegalo - de kie la libroj atingos aliajn afrikajn landojn pere de la diversaj kongresanoj. Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8” : https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Ni strebas atingi minimume 1000 EUR, do se 10 esperantistoj donacos po 100 EUR, ni atingos la minimuman celon. Antaŭdankon al ĉiuj donacantoj !
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?