Greziljono, Kulturdomo de Esperanto...

samedi 4 février 2023 par BLOT Nicole

Greziljono, Kulturdomo de Esperanto deziras al vi feliĉan novjaron 2023 !
En 2022, rekomenciĝis la normala vivo post dujara pandemio. Kaj en Greziljono, ni festis la 70-jaran datrevenon de la aĉeto de la kastelo : ĉeestis pli ol kvindek homoj, el kiuj pluraj el la plej malnovaj aktivuloj, la koruso Interkant kaj ukraina familio. Ni lanĉis 70 kolombojn kiel simbolon de paco. Bildojn de tiu ĉi festo-tago vi povis spekti dum la tria Virtuala Kongreso de UEA, kaj daŭre per Jutubo, ĉe :

https://youtu.be/5_YCb7jdPOQ.

Post unu jaro proksimume, Greziljono havos tute renovigitan tegmenton, kaj ni komencos repagi la prunton necesan por fini tiujn ĉi plurjarajn 400 000 € konstrulaborojn. La du lastaj paŝoj okazos en printempo kaj posta vintro, la precizaj datoj ankoraŭ ne estas konataj.

Vi estas bonkore invititaj partopreni en niaj venontaj staĝoj, laborsemajnfinoj por volontuloj, kaj eventoj de niaj partneroj, kies detalojn vi trovos en nia konstanta agendo : gresillon.org/agendo


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 9 / 237286

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License