Espéranto Indre

Renée Triolle - L’espéranto au grand quizz de Centrale à Marseille

lundi 27 novembre 2023 par Nicole Blot

Sabate la 25an de novembro okazis en la Inĝeniera Altlernejo, Centrale en Marseille kvizo. Esperanto-Marseille estis invitita kun kvar aliaj asocioj (SOS-Mediteranée, asocio pri klimato, seksa galeco,ciivitataneco) . Marc Gallardo konceptis la demandojn por la kvizo ( pri la lingvoj en la mondo, pri la verkinto de Esperanto kaj kelkaj gramatikaj reguloj). Mi preparis materialon, pensante, ke ĉeestos
studentoj-estontaj inĝenieroj, portis librojn, afiŝojn ... kaj evidentiĝis, ke temas pri 15minuta interveno antaù lernejanoj de mezgradaj lernejoj en la nordaj kvartaloj de Marseille .Vizitis nin 6 klasoj . Fakte la studentoj de Centrale investiĝas dum la lerneja jaro por helpi tiujn infanojn el malaltaj socitavoloj fari la hejmajn taskojn kaj malfermiĝi al kulturo . Kaj la kvizo , sekvita de kuka bufedo, estas ludo por ke ili atente aùskultu, notu, memoru pri temoj,rilataj al la ĝeneralaj temoj . Mi devis improvizi la intervenon, komencis per 2 frazoj en Esperanto ( ĉu estas itala, portugala, hispana lingvo ? ) temas pri la « langue équitable »( kion signifas « équitable » ?) .Sekvi panoramo de la lingvoj en la mondo (prepare al la kvizo) ,prezento de la verboj (aktiva , kun helpo de Rosy Inaŭdi) ,de derivado kun koloraj « lego »j. Ŝajne la lernantoj estis intersitaj,iuj tre bone respondis, reagis, faris demandojn(eĉ kie eblas aĉeti libron ?).
Sed pli interesa estas la kontakto kun la Asocio de studentoj kaj posta ebleco interveni plilonge ( du horojn )en la koncernaj klasoj iam dum la lerneja jaro). Dankante pro la organizo mi donacis mian libron « Espéranto Express » al la studentino, kiu zorgis pri nia ateljero .
Renée Triolle


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License