SPECIALA EKSKURSO 2014 EN NEPALO

mercredi 2 octobre 2013

Nous avons reçu de Mian Salam SHANY , le message suivant :

« En Esperantujo mi nomiĝas Mian Salam SHANY. Mi estas Vic-prezidanto de Pakistana Esperanto Asocio (PakEsA), por Kaŝmir Regiono. Nuntempe mi volontulas ĉe la Nepala Esperanto Asocio (NEspA) kie mi instruas Esperanton al komencantoj (precipe al geknaboj) kaj ankaŭ al progresantoj. Plue por fondi modernan kaj tre utilan esperantan bibliotekon en la ofiecjo de NespA, mi serioze laboras kaj kolektas esperantajn librojn, revuojn kaj aliajn materialojn. Kunagadas kun la estraro de Nepala Esperanto Asocio po serĉi manierojn per kiuj ni povos plifortigi Esperanto movadon en Nepalo kaj ankaŭ en aliaj landoj de Azio precipe en Sudaziaj landoj.
Ni planas eldoni unu paĝan broŝuron en diversaj lingvoj por disdoni al la turistoj kiuj turismas en Nepalo kaj tiel rilate bezonas vian valoran volontulan gvidon por tanduki kaj sendi al mi jenajn du liniojn en via lingvo.

Ni bonvenigas vin kaj viajn amikojn al bela Nepalo.
Esperanto estas vere tutmonda lingvo.

Plue ĉi kune mi sendas al vi broŝuron pri nia *Speciala Ekskurso 2014 en Nepalo, okazonta ekde *6-a ĝis 17-a de Marto*.

Ĉi foje, ni celas turismigi la partoprenantojn en mondfamaj turismaj lokoj de Nepalo. Ni havos diversajn esperantajn eventojn por pli vastigi nian lokan movadon. En nia evento *’SPECIALA EKSKURSO 2014 EN NEPALO’ * ĉiuj aĝgrupoj povas facile partopreni, ĝui, kaj samtempe kuraĝigi al nepalaj esperantistoj.
Pli detale vi povas legi en nia hejmpaĝo www.esperanto.org.np kaj ligilo :
https://www.dropbox.com/s/iu3cc2fow5ztxax/SPECIALA%20EKSKURSO%202014%20EN%20NEPALO.%20PDF.pdf>
Bonvolu disdoni ĉitiun broŝuron al viaj amikoj por ke ili ankaŭ sciiu pri nia progamo kaj partoprenante ĝuu tiunĉi specialan ekskurson. Ni antaŭe dankas vin pro via kunlaboro kaj se vi havas iujn demandojn pri la programo, bonvole ne hezitu skribi al ni.
Bonvolu akcepti miajn sincerajn bondezirojn por vi,viaj familianoj kaj geamikoj. Samideane via
Mian Salam SHANY
Volontula Esperanto Instruisto ĉe Nepala Esperanto Asocio (aliĝinta al UEA)
Poŝtelefono : 00977 0851
Retadreso : m.s.shany@gmail.com »


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 367 / 237286

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Chez nos voisins, proches ou lointains  Suivre la vie du site Nouvelles du monde   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License