Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1146 2023-12-13

samedi 16 décembre 2023 par Nicole Blot

SPEKTU LA RIĈAN PROGRAMON DE LA VIRTUALA KONGRESO KAJ LA UK ĜIS LA JARFINO
Preskaŭ mil partoprenantoj en la kvara Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) povis spekti tre riĉan programon, inkluzive multajn programerojn de la 108-a Universala Kongreso (UK) en Torino. La VK-programo estas grandparte daŭre spektebla, sed nur ĝis la fino de decembro 2023 : https://vk.retevent.com/. Tiuj, kiuj maltrafis la VK, daŭre povas aliĝi ! Se vi ankoraŭ ne aliĝis aŭ volas rekomendi la enhavon al amikoj, ankoraŭ eblas tion fari per la VK-aliĝilo : https://vk.esperanto.net/ – senpage por individuaj membroj de UEA !
Pli ol 20 elstaraj programeroj de la UK en Torino estas spekteblaj kadre de la VK per https://vk.retevent.com/programo?t=.... Sep prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato estas daŭre spekteblaj en la VK-platformo kaj kvin de la Scienca Kafejo. ! Dek koncertoj estas spekteblaj kaj sep prelegoj pri la kongresa temo. Spekteblas ankaŭ la artaj programeroj ; la fermo kaj malfermo de VK kaj kelkaj eroj de la Virtuala movada foiro (ViMF< /span>).
Resume : multaj programeroj de la VK kaj UK estis registritaj kaj ankoraŭ disponeblas por spektado en nia virtuala kongresejo : https://vk.retevent.com/. Daŭre eblas aliĝi (senpage por individuaj membroj de UEA).
Sed atentu ! La enhavo disponeblos nur ĝis la 31-a de decembro 2023, do ne malŝparu tempon kaj invitu viajn amikojn kaj klubanojn spekti ĝin kun vi.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License