Espéranto Indre

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1149 2024-01-04

mercredi 10 janvier 2024 par Nicole Blot

SENPAGE ELŜUTEBLAS LA JANUARA NUMERO DE LA REVUO ESPERANTO
Libere elŝuteblas la n-ro 1/2024 de la revuo Esperanto : uea.org/revuoj/esperanto. Krom tio, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro per la sama ligilo. Jam disponeblas diversaj jarkolektoj, el kiuj la plej malnova estas tiu de 1922. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas musklaki la butonon “Elŝutu la numeron” : ne necesas ensaluti, sed tuj post la musklako la retejo povas postuli kontrolkodon.
Libere aŭskulteblaj estas ankaŭ ĉiuj voĉlegitaj numeroj de antaŭ pli ol unu jaro, disponeblaj ĉe uea.org/revuoj/sono. Tiun laboron faras teamo de volontuloj, kies ĉefa celo estas provizi vidhandikapitojn per la enhavo de la revuo. Se vi volas kontribui per legado, kontaktu la kunordiganton de tiu laboro, Luis Obando, ĉe luis esperanto.co. Se eblas al vi donaci por tiu celo, via donaco bonvenas por la Volontula Fondaĵo : uea.org/alighoj/donacoj/volontuloj.
La revuon Esperanto ricevas ĉiujn individuajn membrojn (IM) de UEA kaj abonantoj. Fariĝi IM de UEA eblas per la reta aliĝilo : uea.org/alighoj/alighilo. La kategorioj Membro-Abonanto (MA) kaj dumviva membreco estas speciale rekomendataj. Membroj malpli aĝaj ol 36 jarojn estas samtempe TEJO-membroj kaj aŭtomate ricevas ankaŭ la revuon Kontakto. Se temas pri la kategorio Membro Baza (MB) homoj malpli aĝaj ol 26 kaj 20 jarojn ricevas grandajn rabatojn, respektive de 50% kaj 75%. Homoj pli aĝaj ol 35 jarojn povas aboni la revuon Kontakto papere aŭ elektronike ekde nur 6 eŭroj jare : uea.org/alighoj/abonilo (aŭ alternative fariĝi patrono de TEJO per la reta aliĝilo). Se eblas al vi, konsideru ankaŭ donaci al Fondaĵo Canuto, kiu helpas la Asocion membrigi homojn en nepagipova situacio aŭ kun transpagaj baroj. Per ĝi ni membrigas ĉefe junulojn kaj virinojn. Donacoj tiucele eblas per : uea.org/alighoj/donacoj/canuto.
Ĉiuj povas agordi siajn abonpreferojn ĉe uea.org/via/retlistoj – kie eblas aboni avertojn pri ĉiu nova numero de Esperanto, Kontakto, gazetaraj komunikoj de UEA kaj aliaj. Nepre kontrolu ĉu viaj abonpreferoj estas aktualaj.
Fine vizitu ankaŭ la retan revuon Esperanto per revuoesperanto.org/ – kie eblas legi artikolojn de la papera eldono samkiel ekskluzivajn rubrikojn – kaj UEA.facila per uea.facila.org – kie aperas informoj kaj novaĵoj pri UEA kaj la Esperanto-movado per mallongaj artikoloj en facila lingvaĵo, por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon.
La revuo Esperanto kaj aliaj eldonaĵoj de UEA estas legataj en pli ol 130 landoj aŭ teritorioj. Ni ĝoju kaj fieru.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License