Espéranto Indre

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 1151

jeudi 25 janvier 2024 par Nicole Blot

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE EDUKADO, 24 JANUARO 2024

[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo kaj afiŝo troveblas en diversaj lingvoj en la retejo Esperanto por UN. Dankon ! ]
Edukado, kaj la transdono de scio, riĉigas la homan socion laŭ amaso da manieroj, ekde individua bonfarto kaj civitaneco, ĝis ekonomia kresko, redukto de malegaleco kaj socia unuiĝo. Ĝi permesas al homoj kompreni sian kulturon kaj plene partopreni, ekonomie kaj politike, en socio. Per edukado por ĉiuj, oni realigas aspirojn kaj trovas vojojn por vivi pli bone.
La temo de Unesko por 2024 estas « edukado por daŭra paco ». Por kontraŭbatali perforton surbaze de diskriminacio, rasismo kaj malamo, kiuj kreskigas konfliktojn kaj aperigas novajn militojn, ni bezonas plifortigi devontigon al paco, unuavice per klerigo kaj edukado.
Edukado ludas esencan rolon en la socio. Ĝi estas homa rajto kaj publika respondeco. Bona edukado disvolvas sciojn, kaj kultivas en la lernantoj valorojn, sintenojn, kapablojn kaj kondutojn por fariĝi pacaj agantoj en siaj komunumoj. Daŭra paco bezonas realigon de homaj rajtoj, demokratian regadon, dialogon, solidarecon kaj kunlaboron.
Por plena realigo de tiuj celoj, plurlingva edukado estas esenca : alfabetigo en la gepatra lingvo, profundiĝo kaj regula uzo de pluraj lingvoj, inkluzive de tiuj regule uzataj en la koncerna lando, ĉiutaga uzo de malsamaj lingvoj, interkultura interkompreniĝo per internacie konataj lingvoj, kaj lernado tra la tuta vivo. Multlingvismo grave kontribuas al internacia konscio, kaj al lernado de la arto kaj scienco de homa kunvivado.
Ni speciale proponas tiun lernadon pere de Esperanto. La internacia lingvo ebligas antaŭenigi senton de solidaro inter malsamdevenaj homoj, kune kun interkompreno, kaj estimo inter nacioj kaj komunumoj. Esperanto malfermas la vojon al vasta kultura riĉeco, kaj al internacia socio kiu kunligas homojn el amaso da landoj. Nia Asocio forte laboras por proksimigi la homojn en paco. Ni ankaŭ alianciĝas kun aliaj similcelaj organizoj. Parolantoj de Esperanto, ekzemple, renkontiĝas ĉiujare en la Universala Kongreso de Esperanto ekde 1905. En 2024, unuafoje, la kongreso okazos en Afriko, en Aruŝo, Tanzanio.
Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA : uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko : https://uea.org/gk/1151


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License