Espéranto Indre

Bondeziroj okaze de alveno de la jaro de drako - 10 a februaro

jeudi 25 janvier 2024 par Nicole Blot

La jaro de drako komenciĝos la 10-a de februaro, sabate. En ĉina kulturo, drako (龙) estas dia animalo kaj simbolas bonan aŭspicion. Ĉu en la literaturo kaj kulturo de Litovio kaj Eŭropo, drako simbolas tutmalsame ?
Ni varme bonvenigas vian kontribuon pri nia projekto – Rakontu drakon en la jaro de drako. Tiu ĉi projekto rakonti bestojn en la jaroj laŭ la ĉina tradicia kalendaro komenciĝis en 2020, ni jam prezentis bovon, tigron kaj kuniklon de jaroj de bovo, tigro kaj kuniklo laŭ la ĉina kalendaro.
Kiel kutime, bonvole sendu al ni simplan tekston pri la figuro drako en via kulturo, ĉu en historio, ĉu en literaturo, ĉu en legendo, ĉu en mito, ĉu en arto, ĉu en pentraĵo, aŭ kanzono, filmo, kutimo, manĝaĵo...Ĉiu estas interesa por la ĉina publiko kaj por nia Esperantujo, ni pensas.
Estas bonvena, ke vi mem legu la tekstojn en Esperanto kaj en via nacia lingvo kaj sendu ilin en sonregistaĵoj kun la tekstoj. TEA trandukos ĝin en la ĉina lingvo kaj dum la Printempa Festo publikigos trilingvan rakonton kiel kutime kun viaj legaĵoj. Kaj ĉino legos la ĉinan tradukon.
Se eblos, ni preferas ricevi vian kontribuon antaŭ la 5-a de februaro, lunde.
Koran dankon !!
Fine, bonvole akceptu nian sinceran bondeziron al vi kaj viaj familianoj, amikoj…
La alvenanta Novjaro alportu al vi pacon kaj bonfarton, sanon kaj feliĉon, esperon kaj bonajn novaĵojn !
Belajn kaj bonhumorajn festotagojn !
Plej sincere,
Tianjin-a Esperanto-Asocio
TEA_ESPERANTO hotmail.com

65202258 qq.com


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License