Zhang Fude, le samedi 30 mai, à Bourges

samedi 23 mai 2015

Zhang Fude prezentos al ni unu (aŭ pli) prelegon :

  • 1 - “La centjara historio de miaj geavoj (1886 1988)” (pri iliaj travivaĵoj kaj suferoj sub la japana militarismo kaj same de la Mao-epoko) .
  • 2 - “Esperanto kaj mi”(pri mia lernado kaj uzado de nia lingvo ekde la jaro 1980).
  • 3 - “Aspektoj de nia urbo Lanzhou, nunaj kaj estintaj”(kun fotobildoj kaj eble televidoj).
  • 4 - “Mi estis kamparano”(pri mia 1001-taga senmemvola travivo en malproksima kamparo).
  • 5 - “Masaĝo por plibonigi vian sanon”(laŭ ĉina tradicia medicino kaj mia sperto)

la sabaton 30-an de majo, je la 16a en la "Maison des associations", 28 rue Gambon, Bourges.

Zhang Fude.(Virto) naskiĝis en 1950 en kristana familio. Diplomiĝis el Lanzhou-universitato (Fako :ĵurnalistiko). Emerita profesoro pri multmedia instruado kaj informotekniko. Memlernis Esperanton ekde 1980. Inter septembro 1983 kaj julio 1984 progrese studis Esperanton en Pekina Fremdlingva Instituto ĉe la “Tria Tutlanda altlerneja Esperant-instruista kurso”, fondita kune de Ĉina Eduka Ministrejo kaj ĈEL(Ĉina Esperanto Ligo).


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 1507 / 237284

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Chez nos voisins, proches ou lointains  Suivre la vie du site Nouvelles du monde   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License