Espéranto Indre

Enketo inter esperantistoj

samedi 16 mars 2024 par Nicole Blot

Karaj esperantistoj,
Serbia Esperanto-Ligo (SEL) petas vin respondi al la jena
Enketilo por esperantistoj
Tiel vi helpos al esploro, kiun SEL realigas kunlabore kun neesperantista fakulino, profesorino de la Filozofia Fakultato de Universitato en Beograd. Ĉi tio estas enkonduka enketo por bildigi la strukturon (aĝan, profesian, edukan, patrinlingvan, teritorian, …) kaj fizionomion de la Esperanta parolkomunumo. Tio donos direktilojn por alia enketo, planata por neesperantista publiko cele al kreado de pli efikaj agadstrategioj eksteresperantuje.
Multan dankon se vi respondos la enketilon
(jen ankaŭ mallongigita rekta ligilo :
https://forms.gle/GWnazgXBUwTqDaXP6 )
Bonvolu respondigi ĝin al aliaj esperantistoj en via ĉirkaŭaĵo kaj en aliaj retgrupoj : landaj, regionaj, fakaj, interesgrupaj k.c.
Se iu jam respondis aŭ respondos la serblingvan enketilon, ŝi aŭ li ne devas respondi la version en Esperanto.
Ni vaste publikigos rezultojn de ambaŭ enketoj, strukturitajn laŭ diversaj indikiloj.
Plej amike kaj danke,
Radojica Petroviĉ, Serbio Estrarano de ILEI


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License