Espéranto Indre

Kvinpetalo - Venonta staĝo

samedi 6 avril 2024 par Nicole Blot

Ĉu vi povas diskonigi ĉirkaŭ vi ĉi tiun baldaŭ planitan staĝon ? Eventuale mem aliĝi ?
Se vi havas aliron al iu dissendo-listo ĉu vi povos tiel diskonigi la staĝon kaj la retpaĝaron de Kvinpetalo ?
http://kvinpetalo.org
Kore kaj esperplene
Aprilo 22a-27a
Promeno tra la biblioteko de Kvinpetalo
Kvinpetalo posedas unu el la plej ampleksaj esperantaj bibliotekoj en Francio. Ĝi entenas interalie la librarojn hereditajn de Roger Bernard, Gaston Waringhien, Georges Lagrange, ...
Ni plukos el la bretaroj diversajn trezorojn, romanojn aŭ novelojn, originalajn aŭ tradukitajn, dokumentajn librojn, poemojn aŭ teatraĵojn. Vi povos dividi viajn ŝatojn kun la aliaj kaj plilarĝigi vian kulturon. Vi ankaŭ povos aperigi mankojn en la biblioteko. Ni legos, komentos, rakontos kaj eble ridos. Estos okazo vojaĝi tra la tempoj kaj la mondo kaj la lingvoj. Ne mistrafu la ekflugon !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des associations françaises  Suivre la vie du site Kvinpetalo Centre culturel de Bouresse   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License