Espéranto Indre

Hori Jasuo - Karaparo de mia hejmo

vendredi 26 avril 2024 par Nicole Blot

Patrina karpo flugas supre,
Karparo de mia hejmo
La pasintan aprilon, en la tago de amasa rubokolekto en mia distrikto, maljunulino kriis : « Ricevu mian karparon ! », sed neniu turnis sin al ŝi. Antaŭe mi sendis karparojn al tri eksterlandaj Esperantistoj, do mi pensis, ke mi sendos ĝin al iu kaj ricevis la keston da la karparo. Kiam mi malfermis la keston hejme, mi trovis, ke la karpoj estas grandaj kaj tre belaj, do mi decidis flugigi ilin sur la balkonon de la dua etaĝo.

La stranga sento, kiun mi ĉiam havis, dum mi vidis la karpojn flugi, estis ke la nigra karpo (vira karpo) estis supre kaj la ruĝa karpo (virina karpo) estis sube. La sezono por karpflugigado denove alvenis ĉi-jare. Mi decidis flugigi ruĝan karpon supre, ĉar nia gubernio Gunma estas fama pro laboremaj virinoj kaj mia urbo Maebaŝi ekhavis unuan inan urbestron en marto. Krome estis alia penso pri tio. Estas elementa lernejo trans la vojo de nia domo, kaj la lernantoj povas vidi niajn karpojn klare el la lerneja koridoro. Tial mi volis transdoni mian mesaĝon, « Virino fariĝis urbestrino. Ankaŭ vi knabinoj havas multajn eblecojn. »

Kiam mi retpoŝtis al multaj el miaj amikoj pri tio, mi ricevis multajn retpoŝtojn de subteno, inkluzive de unu, kiu skribis, « Kiam mi estis en mezlernejo, mi estis ŝokita, ke mia instruisto avertis min ne esprimi miajn opiniojn multe, ĉar mi estis knabino. Mi rememoras la tempon kun amara sento, kiam mi ne povis diri ion ajn pro lia averto. Vidante vian karparon, mi finfine sentas min trankviligita, venkinte tiun obsedon, post 70 jaroj. »

Mi presis ĉi tiujn mesaĝojn kaj mian poemon kaj transdonis ilin al la elementa lernejo kaj al urbestrino OGAŬA. La vicdirektorino de la lernejo estis superĝoja, dirante, ke ŝi estis multe kuraĝigita, kaj promesis, ke ŝi parolos pri mia karparo al la gelernantoj. Mi ankoraŭ ne ricevis respondon de s-ino Ogaŭa, sed mi certas, ke ŝi estas feliĉa kaj kuraĝigita.

HORI Jasuo


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License