Speciala informilo « Zamenhof-Jaro 2017 » je la 13a de februaro 2017

lundi 13 février 2017

2017 estas la centa datreveno de la morto de L.L.Zamenhof. Pri tio jen speciala informilo.

Nous avons reçu :

  • CLAUDE NOURMONT / KOMITATO-DE-UEA
    Logosigno de Unesko por Zamenhof-Jaro 2017
    « Jen grave, porinforme. Amike. Claude. »
    « Karaj Kolegoj. Zamenhof-Jaro jam dauras. Multaj iniciatoj jam okazis. Kiel mi jam informis pasintjare lige kun la Jaro Unesko disponigas specialan logosignon, kiun oni povas utiligi en ĉiaj agadoj ligitaj kun la datreveno solenata sub la auspicio de Unesko. Sekve de nia vizito en la pola Unesko-Komitato pasintsemajne (kun Barbara Despiney) ni ricevis ĝin en kvin lingvaj versioj : Esperanto, krome en la lingvoj pola, angla, franca kaj hispana. Multaj eventoj jam okazis, multaj aliaj okazas, okazos. Mi kaptas la okazon por memorigi la adreson ĉe kiu la tuta teamo respondeca pri la Jaro Zamenhof atendas informojn pri okazintaĵoj, eventoj aktualaj kaj sekvontaj dum la tuta jaro : zamenhofjaro100 @ gmail.com. Amike kaj kunlaboreme. Barbara ». Voir documents joints .
  • CLAUDE NOURMONT / JOSE ANTONIO DEL BARRIO
    « Saluton ! Jen informoj pri la komenco de la festado de la Jaro Zamenhof en Hispanio. http://www.esperanto.es/hef/index.php/komenco/38-noticias-esperanto/noticia/333-komencigas-la-jaro-zamenhof-en-hispanio. Dum tiuj ĉi tagoj montriĝas en Madrido ekspozicio pri Esperanto, kunlabore kun la Pola Instituto pri Kulturo, en Publika Biblioteko de la kvartalo Vallecas, kie situas la t.n. Centro de Pola Kulturintereso de Madrido (loko por elmontrado de la kulturo de la komunumoj de enmigrintoj en la regiono). La ekspozicio estas vizitebla de la 20a de januaro ĝis la 10a de februaro. La 9an de februaro, estas programata prezentado de la Jaro Zamenhof, kun gvidata vizito al la ekspozicio. La ekspozicio estis jam montrita dum tiu ĉi monato januaro ankaŭ en Valencio. La 2an de februaro, la prezidanto de la Federacio, prelegos pri D-ro Zamenhof, lia verkaro kaj ideoj, en la Centro Sefarad-Israel, institucio kreita de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj por flegi la rilatojn kun la juda kulturo. Ĝia sidejo troviĝas en historia palaco en la strato Mayor de Madrido. La prelego evidente donos specialan atenton al la juda fono de la laboro de D-ro Zamenhof. Amike. José Antonio del Barrio, Hispana Esperanto-Federacio, http://www.esperanto.es. »
  • FLANDRA ESPERANTO-LIGO (ELDONOJ)
    « Okaze de la centa datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo donas rabaton de 10 % pri ĉiuj verkoj de kaj pri Zamenhof, kiujn ĝi havas en stoko. La speciala oferto validas ĝis la fino de aprilo 2017. Jen la tuta konstante aktualigata listo : http://retbutiko.net/trovu/Zamenhof&haveblo=stoko. Uzu tiun favoran eblon ! »
  • CENTRE CULTUREL ESPERANTO-TOURAINE
    « Saluton. Bonvolu trovi ĉi kune la dokumenton por aliĝi al la aranĝo de la 2a de Aprilo 2017. Amike. Jacques Gaumé ». Voir document joint  : « okaze de la datreveno de la forpaso de Zamenhof, ni kuniĝos en Marcilly-sur-Maulne. Post la vizito de la Kastelo, 10 route du Lude, ni tagmanĝos en la restoracio "Le Grand Cerf", La Porerie, route du Lude en Château-la-Vallière.

Gxis.

Renseignements complémentaires :
02 54 27 95 51 ou 06 78 90 92 17
ESPERANTO-INDRE, Maison des Associations, 34 Espace Mendes France - 36000 Châteauroux
esperanto.indre@esperanto-indre.com

Télécharger le document et ses annexes :

specialainformilo zamenof_je_la_13a _de_februaro2017_.pdf
anniv_ludwik _zamenhof _sp.pdf
anniv_ludwik_ zamenohf _en.pdf
anniv_ludwik _zamenohf _epo.pdf
anniv_ludwik _zamenohf _fr.pdf
anniv_ludwik _zamenohf _pl.pdf
marcilly.pdf

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 137 / 56098

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Zamenhof - Jaro 2017  Suivre la vie du site Speciala informilo   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License