Espéranto Indre

Karaj, venis majo. Kalendaro, kiun mi faris el...

jeudi 9 mai 2024 par Nicole Blot

Karaj, venis majo.
Kalendaro, kiun mi faris el posxtkartoj kaj posxtmarkoj. Majo temas pri Francio. La posxtkarto sur la kalendaro temas pri la urbo Souillac, kie mia kara amiko Paul logxis, kaj mi fojfoje vizitis lin, sed li jam forpasis. Ni kune plantis sakura-arbon en lia gxardeno. Kiel gxi estas nun ? Mi tre amis lin kaj mi tre amis lian gxardenon. Nun eble neniu logxas en lia domo, do cxio en lia domo restas sentusxe, inkludante miajn malnovajn kalendarojn.
En aprilo Jana, filino de mia kara germana amikino Helga, vizitis japanion. Japanio en la sakura-sezono tre placxis al sxi kaj sxi sendis multajn fotojn fotitajn dum sia restado en Japanio. Mi montris 15 el ili en la najbara posxtoficejo.
Mi trovis malgrandan karpan familion cxe la fenestro de apartamento. Multaj familioj ne havas gxardenon por hisi grandajn karpojn kaj tiuj malgrandaj placxas al ili.
HORI Jasuo

kalendaro

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Des nouvelles du Japon   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License