
Philippe Planchon - Colloque sur les langues construites, Orléans, 4-5 juillet 2024
Estimataj,
La Simpozio pri la konstruitaj lingvoj (Colloque international sur les langues construites, I-Conlang 2024) okazos en Orléans la 4an kaj 5an de julio 2024.
Tiu simpozio estas organizata de la Liĝera Lingvistika Laboratorio (LLL, UMR 7270, Universitato de Orléans, Universitato de Tours, BnF, CNRS).
Mi ĝojas anonci ke la programo de la simpozio estas nun disponebla, kaj ke la simpozio enhavas interesajn prelegojn pri Esperanto (kaj kompreneble ankaŭ pri diversaj tipoj de konstruitaj lingvoj).
Ligilo al la programo : https://icon2024.sciencesconf.org/data/pages/2eme_Colloque_International_sur_les_langues_construites_7.pdf
La simpozio okazos nur ĉeeste. Bonvolu atenti ke la ĉeesto en la simpozio estos malfermata al ĉiuj kaj senpaga por la ekstera publiko.
Se vi havas demandojn, vi povas rekte kontakti min : philippe.planchon@univ-tours.fr. Retpaĝo de la simpozio : icon2024.sciencesconf.org
Plej sincere,
Philippe Planchon