Informoj je la 1a de majo 2019
mercredi 1er mai 2019
- Josette DUCLOYER
Jen tre interesa eldiraĵo de Antoine de Maximy "si j’étais président"
http://armor-esperanto.fr/kezako/decouvrir/president/
- Esperanto Hamilton
Ĉu vi ŝatas legi ion interesan de tempo al tempo ? Se jes, tiam vi povas pli ofte eniri la TTT-ejon de „Nova Urbo” ( https://familiaro.com ), ĉar ni publikigas tie artikolojn neregule. Nur kiam kolektiĝos la kelkaj, tiam ni dissendas la tuton kiel kompletan NU-revuon.
- Tianjin-a Esperanto-Asocio, Ĉinio.
Ni ĝojas sciigi vin, ke kunlabore kun tea asocio kaj universitato ni lanĉas interesan agon (fotokolektado kaj fotoekspozicio) por reklami Esperanton kaj amikiĝi kun te-ŝatantoj kaj ne-esperantistoj. Aldone estas nia anonco pri la ago : Teo, Amo kaj Mondo !
Jen la ligilo de la anonco http://esperanto.cri.cn/2521/2019/04/02/165s204428.htm
Ni sendas al vi la leteron, volas per la ago amikiĝi kun vi, petas vian subtenon – aliĝon al nia ago ! Elkore dankas vin pro via subteno kaj eventuala kunlaborado !!
Ĝoja, Lisa kaj Han Tianjin-a Esperanto-Asocio
- Claude NOURMONT - Kvinpetalo
Staĝo pri tradukado en Kvinpetalo, Bouresse : ebleco je subvencio de Klubo 2000 !
Baldaŭ okazos kurso pri tradukado, gvidota de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Ĝi okazos de dimanĉo la 5a ĝis jaŭdo la 9a de majo. La staĝo certe ebligos al la partoprenantoj plibonigi sian lingvan nivelon en Esperanto.
Eble vi ankoraŭ ne scias, ke la donacoj Klubo 2000 por 2018-2019 estos uzataj kiel subvencio por venigi novajn homojn i.a. al staĝoj en Kvinpetalo aŭ Grezijono.
Se iuj el viaj klubanoj aŭ konatuloj estas relative "nova" kaj interesiĝas pri tiu staĝo, nepre kontaktu nin !
Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto (Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno, Atesto pri Supera Lernado, en novembro 2019 en Parizo.)
- Fabien TSCHUDY
Ĉar esperantlingvanoj estas vojaĝemuloj, jen pripensiga radio-elsendero koncerne disvolviĝon en nordiaj landoj de senflug-vojaĝkonscio.
https://positivr.fr/honte-de-prendre-l-avion-flygskam/
- Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand
En la franca radio France Culture antaŭ kelkaj tagoj estis elsendita interparolado kun la grekisto kaj filozofo Heinz Wismann kaj iu alia. Wismann interalie asertis, ke Esperanto ne estus evoluigebla lingvo, ĝi estus fermita lingvo (do senŝanĝa) kaj ke neniu volus uzi Esperanton. Tion France Culture ĉe Twitter sub "Culturesmonde" eĉ aparte elstarigis.
https://twitter.com/CulturesMonde_/status/1108677195638210560
En la elsendo aŭskulteblas ankaŭ, ke Esperanto estus serva lingvo de malalta nivelo.
"Eh bien, l’espéranto n’a pas pris, parce que c’est une langue de service de bas niveau".
(Proksimume : Esperanto ne akceptiĝis pli vaste, ĉar ĝi estas serva lingvo de malalta nivelo.)
La elsendo okazis je ĵaŭdo 21/03/2019 inter la 11-a horo kaj 11h55. Ĝi aŭskulteblas (aktuale ankoraŭ) https://www.franceculture.fr/emissions/cultures-monde/guerillas-linguistiques-44-de-babel-a-google-traduction-vers-un-nouveau-langage-universel
Pri Esperanto ekde minuto 23:10 dum proks. unu minuto (transskribita teksto sube en la franca kaj Esperanto).
- Raymonde Coquisard
Mi estas komisiito pri Ĝemelaj Urboj kadre de UEA kaj Esperanto France kie estis kreita komisiono pri tiu temo. Jam la komisiono konsistas el 3 personoj. Mi lanĉas alvokon al respondeculoj de grupoj aù (kajj) de federacioj cele havi reprezentanton en pluraj regionoj de Francio. Antaù du jaroj, mi skribis al vi kaj pluraj respondoj alvenis, interalie Lyon kaj Angers. Aperis artikolo franclingve en Esperanto Actualités, reta bulteno pli ol 4000 abonantoj ; marta numero pri Ĝemelaj urboj. Tiu bulteno donos al vi informojn pri Ĝemelaj urboj. (Esperanta traduko ankaù aperos sur la retejo de la landa asocio).
Mi restas je via dispono por pliaj klarigoj. Ne hezitu partopreni la laboron de la komisiono Esperanto France
- Maria Aparecida da Silva - Bona Volo
Ĉu vi jam aŭdis pri dezertiĝo ? La afero estas tiel grava ke Unuiĝintaj Nacioj dediĉis la jarojn 2010 ĝis 2020 al tiu temo por kuraĝigi agadon cele al pli granda protekto kaj pli bona uzo de sekaj grundoj en la mondo. . "Kio okazas al nia planedo ?" estas la titolo de nova artikolo de la verkisto Paiva Netto, kiu prezentas gravan pripenson pri la temo kaj pensigas nin pri nia respondeco kiel monda civitano, ĉar kiel li asertas : “Eduki. Konservi. Postvivi. Kiel homoj ankaŭ ni estas la Naturo”.
Jen la ligilo:Kio okazas al nia planedo ?
Ni volas scii vian opinion. Bonvolu skribi vian komenton en la fino de la artikolo kaj ankaŭ kundividu tiun mesaĝon kun viaj samideanoj.
www.bonavolo.com www.paivanetto.com/eo
- Esperanto Hamilton
Antaŭ ol vintro forpasos, bonvolu legi foto-reportaĵon pri unu brava junulino el Svedio. Gina Johansen realigis sian grandan revon, kaj solece trairis preskaŭ 700-kilometran distancon sur glacio de grandega lago. Tiumaniere ŝi volas inspiri ĉiujn gejunulojn al fizika aktivado kaj optimismo. Inspiritaj dum la verkado de artikolo pri ŝia persitemo kaj kuraĝo – ni mem partoprenas ĉiutagan marŝadon en la naturo.
Accueil |
Contact |
Plan du site
| Se connecter |
Statistiques du site |
Visiteurs :
361 /
237278
fr
Ses Activités
"Informoj" - Lettre d’information
?
|
OPML
?