Accueil > L’Espéranto > A lire

Nova urbo aùgusto 19
Al interesitoj pri Esperanto-instruado ni publikigas eseon titolita “La magia rondo de Esperanto-instruado” kiu prezentas diverasajn metodojn de la instruado, en historia perspektivo. Cetere, la teksto povas esti utila por ĉiu kaj ni publikigas nun ties unuan kaj koncizan parton. La dua parto aperos en la sekvonta numero, aŭtune.
Ĉi tiu numero abundas je artikoloj dediĉitaj al Finnlando, kie ĵus okazis la 104a Universala Kongreso. Parton de tiu materialo ni sendis jam antaŭe por ke ĝin povu legi la kongresanoj. Tiel okazis, ke la du lastaj kongresoj estis organizitaj en la ekstreme lokitaj anguloj de Eŭropo : en sud-okcidenta Portugalio (2018) kaj en nord-orienta Finnlando (ĉijare). Al “portugala” kongreso ni aldonis jam abundan materialon pri “fado-stilo”- kantoj unike karakterizaj por tiu nacia kulturo. Ĉi-jare vi povas flari (senti ĝue) multajn aspektojn de la finna kulturo kaj vivstilo – precipe la “SISU ”. Vi povas esti tie, eĉ ne partopreninte la kongreson. Faru tion !
Ni invitas vin eniri la vitrejon de tempo al tempo, ĉar tie aperas sinsekvaj artikoloj, kiuj laŭtempe estos kompletaj kaj publikigitaj. Vi povas partopreni en la procezo kaj aldoni viajn rimarkojn aŭ utilajn informojn. En ĉi-jara septembro pasos datreveno de Mahatma Gandhi, unu el herooj de la pasinta jarcento. Tiu ĉi “patro de la nuntempa Hindujo” naskiĝis antaŭ 150 jaroj, la 2an de oktobro 1869 kaj la prilaborata artikolo aperos dum la proksimaj semajnoj. Por la esperantistoj estos intrese legi, ke granda amiko de Gandhi estis d-ro Edmond Privat.
Agrablan legadon, amike – NU red.
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?