Espéranto Indre

Olimpiaj Ludoj

lundi 5 août 2024 par Nicole Blot

OLIMPIAJ LUDOJ
Ekde la jaro 776 a.K. Helenujo - Grekujo honoras sian plej malnovan, plej grandan kaj signifan feston, la Olimpiajn Ludojn.
Ĉiuj homoj de la mondo egalrajte partoprenas la grandan feston, ĉiuj homoj en la mondo, ĉiun kvaran jaron, dediĉas sin dum kelkaj tagoj al la spirito de la nobla idealo, kiu estas ne nur atleta.
En la helena antikveco la paca konkura emo, kaj ĝenerale la atleta idealo, tenis gravan rolon en la socio, tiel ke estis kreita esenca rilato inter la anima kaj spirita kulturo, paralele al la ekzercado de la korpo.
La Olimpiaj Ludoj konsistigis la absolutan manifestiĝon de la plej alta atleta idealo, esprimita per la kunveno de civitanoj liberaj, el diversaj urboj-ŝtatoj de la tuta helena lando, homoj, kiuj flankenpuŝis, lasis foren eblajn kontraŭecojn, ĉar en la daŭro de la Ludoj regis ĉie, en la tuta Helenujo, vera, plena armistico.

La grekaj esperantistoj, okaze de la granda, tutmonda festo, sin turnas al la noblaj samideanoj, al la esperantistoj el la tuta mondo, ili esprimas sian varman, elkoran deziron por konstanta tutmonda paco, por konstanta interhoma frateco.
Hieraŭ el Parizo, la ĉefurbo de la mirinda Francujo, eksonis kaj estis disaŭdigita en la tutan mondon la vere belega, vere komuna, tutmonda Olimpia Himno, laŭ mi la plej bela kai plej signifa kanto de la tuta mondo kai de ĉiuj epokoj, kiun mi oferas kun amo al ĉiuj samideanoj :

La Olimpia Himno
Antikva Spirito senmorta, patro virta
de ĉio bela, granda, vera,
venu, prezentu vin kaj fulmu ĉi tie,
en la gloro de la via tero, de la ĉielo via.
En la kuro, la lukto kaj la ŝtonĵeto,
en la elano de la noblaj Ludoj brilu,
kai kronu per la nevelkema branĉeto,
kaj faru la korpon fera kaj brava.
Kampoj, montoj, maroj kun vi lumas,
kvazaŭ blank-purpura sanktejo granda,
kaj kuras ĉi-tien, en la sanktejon, pilgrimanto via,
Ho Antikva Spirito senmorta, ĉiu popolo.

Poezio : Kostis Palamas Muziko : Spiros Samaras


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License