Flandra Esperanto-Ligo Libroj legindaj...

vendredi 10 avril 2020

Ĉu vi bezonas iom da distro dum tiuj ĉi pandemiaj tagoj ? Flandra Esperanto-Ligo regalas vin per senpaga novelaro : Ĉu rakonti novele ? de Johán Valano (pseŭdonimo de Claude Piron).
Pri tiu ĉi novelaro Andrée Gacond diris en Svisa Radio : „Kio agrabligas tiun amuzon, tio tutcerte estas la samtempe agrable flua kaj tamen ne tute kutima lingvaĵo de la verkoj de Johán Valano. Lia moderna skrib-arto ŝokas tiujn, kiuj frekventis nur lernolibrajn tedaĵojn. Kontraŭe ĝi plaĉas al tiuj, kiuj havis la okazon partopreni junul-renkontiĝojn, kie oni iom eksperimente uzas la zamenhofan idiomon.”
Kaj pri la ĉefa novelo de Ĉu rakonti novele ? : „La plej longa kaj eble originala el tiuj krim-noveloj estas Spiona rondo. Tre komplike kaj komike kombiniĝas en ĝi ludo, spionado, kontraŭspionado, detektiv-trejnado, promenigante la saman rondon en diversajn lokojn de la sama kvartalo.”
Ĉu ankaŭ vi ŝatus posedi tiun ĉi brilan novelaron senpage ? Iru al www.retbutiko.be/eo/ero/cxrn , alklaku la butonon „aĉeti” (nu, ĉu oni povas aĉeti ion senkostan ?!) kaj metu la ciferon „1” ĉu ĉe la cifereca formo ePub, ĉu ĉe PDF, ĉu ĉe Mobipocket. Poste alklaku „Finu la butikumadon”.
Kompreneble vi povas ankaŭ kapti la okazon kaj mendi aliajn librojn (butono „Butikumu plu”), sed tio ne estas deviga. Se vi volas mendi nur la senpagan novelaron, vi estas tute bonvena !
Agrablan butikumadon kaj legadon !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 47 / 124496

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Chez nos voisins, proches ou lointains  Suivre la vie du site Nouvelles du monde  Suivre la vie du site Des nouvelles de Chine   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License