Accueil > L’Espéranto > A lire
Nova urbo printempo 20
Jen la promesita dua parto de la trankviliga muziko, tre konvena por la timigaj kaj kaosaj tempoj. Aldone ni sendas al vi “Hirundan saluton” - la poemon de antikva Grekujo kiun tradukis al Esperanto eminenta poeto Kálmán Kalocsay. Intertempe ni ricevis informon, ke “Heroldo de Esperanto” aperas ankaŭ en svisa Kultura Centro Esperantista do ni aktualigis tiun artikolon.
En multaj landoj homoj vivas duonfermitaj en siaj hejmoj, ĉar la registaroj tre limigis movadon de siaj civitanoj. Ju pli longe daŭras tia stato, des pli multaj teorioj kaj suspektoj ĉirkaŭas pri ĝiaj fonto, eble farintoj kaj iliaj celoj... Kaj ni, tradicie prezentas ion pozitivan tiuteme. Dum laboratorioj provas trovi kontraŭ-virusan kuracilon /vakcinon, ni legis ke ekzistas betul-fungoj, kiuj povas halti la danĝeron. Ĉu valoras traduki tiun ĉi artikolon al via nacia lingvo ?
Restu trankvila, ĝuante la printempon (Brazilo, Aŭstralio kaj aliaj – aŭtunon). Amike via, NU red.
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?