Espéranto Indre

UEA - Gazetara Komuniko Rezolucio de la 108a Universala Kongreso

dimanche 13 août 2023 par Nicole Blot

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1118 2023-08-05
REZOLUCIO DE LA 108A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN TORINO, ITALIO
La 1 318 partoprenantoj de la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Torino, Italio, inter la 29a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2023, traktis la temon “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj“. La partoprenantoj, alvojaĝintaj el 69 diversaj landoj, ne nur diskutis la temon, sed spertis kaj vivis ĝin : ĉar ĉiuj partoprenantoj parolas la internacian lingvon Esperanto, neniaj lingvaj baroj malhelpis interkomunikadon kaj efektive, konforme al la kongresa temo, la homaj valoroj de ĉiuj ĉeestantoj kunfluis – en harmonia etoso.
Multaj esperantistoj raportis pri propraj spertoj kiel migrantoj. Ili emfazis, ke la scio de la lingvo Esperanto ja helpas por ricevi subtenon en la komenco de nova vivo, sed esenca estas la lernado de la nacia lingvo de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion.
Tio validas por ĉiuj migrantoj – ĉu ili libervole elektis translokiĝi al alia lando aŭ ĉu ili devis fuĝi el sia hejmlando pro milito, mizero aŭ persekuto.
Sekve, la kongresaj partoprenantoj notis jene :
La civila socio en la gastiganta urbo Torino donas modelan ekzemplon por la integriĝo de migrantoj kaj precipe rifuĝantoj en la socion.
Kun zorgo la kongresanoj konstatas, ke la nombro da rifuĝantoj en la mondo en la pasinta jaro unuafoje superis la ciferon de 100 milionoj. Ni avertas, ke pro la klimatŝanĝiĝo pli kaj pli da homoj estos devigataj forlasi sian hejmon.
Ni alvokas ĉiujn ŝtatojn de la mondo ĉesigi la kaŭzojn de malvolonta migrado kaj ni subtenas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la aliaj superŝtataj organizoj mildigi, se ne solvi la problemojn.
Ni apelacias al la ŝtatoj, kien venas rifuĝantoj, akcepti ilin kaj doni al ili ĉiun subtenon por povi establi memstaran, liberan vivon. Ni estas konvinkitaj ke migrado fine rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bonstatan socion en tiuj ŝtatoj mem. Ni agnoskas la historian valoron de migrado – migrado estas bazo por la evoluo de la homaro.
Ni apelacias al ĉiuj ŝtatoj garantii al migrantoj povi vivi sen lingva diskriminacio kaj sen ajna alia diskriminacio, alivorte : ni apelacias al ĉiuj ŝtatoj sekvi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj proklamitan en la jaro 1948.
Nun, en la jaro de la 75a datreveno de la akcepto de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, ni konstatas kun zorgo ke tiuj rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo.
Tial ni estas solidaraj kun rifuĝantoj kaj ni emfazas, ke la Homaj Rajtoj estas universalaj rajtoj kiuj validas por ĉiu individuo tutmonde, ankaŭ por migrantoj.

Torino, Italio, 5 aŭgusto 2023


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Nouvelles des clubs dans le Monde  Suivre la vie du site Universala Esperanto-Asocio UEA   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License