53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

dimanche 17 mai 2020

El la izoliĝo, indas sin VEKI !

Nia instruista Ligo levas sin al la defio ! La fizika kongreso estas frue kaj inventeme transformita al perreta konferenco, kiu kovras preskaŭ ĉiujn tempozonojn de la terglobo.
PROGRAMSKIZO de la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI (VEKI) : 25-31 julio 2020
7 tagoj — 7 temoj. Sekvos la pli preciza laŭtaga programa dismeto.
1. Solena inaŭguro, prelegoj pri la kongresa temo. Planeda pripenso.
2. Pripensoj pri strukturo. Komitato
3. Prelegoj pri lingvoj. Lingva festivalo
4. Prelegoj pri interlingvistiko kaj Eo en universitatoj
5. Mastrumado de la Ligo. IPR, JA. Vivo de ILEI, demandoj kaj respondoj. Gastronomia rondo.
6. Pedagogiaj temoj. Instruspertoj
7. AMO – seminario. Internaciaj agadoj, internaciaj institucioj / Konkludo
Anstataŭ Nacia Vespero ni havos Planedan Pripenson. La kutima frandvespero, kiu kutime malfermas la kunvenon de ILEI, havos taŭgan nomon : gastronomia rondo : filmu iun tipe tradician manĝon ĉe vi kun familianoj aŭ geamikoj kaj sendu ĝin al ILEI. Maksimuma daŭro : 3 – 5 minutoj. Nepre komencu dirante vian nomon, urbon kaj landon. Montru kaj nomu la manĝaĵon en via lingvo kaj en Eo, la manĝmanieron, komentu la manĝaĵojn, originon de ili, kuirmanieron… en kiu okazo oni manĝas tion. Ni havos dum VEKI sesion, kie tiuj filmetoj sekvos unu la alian. Sendu ilin al Elena Nadikova uzante ilei.sekretario@gmail.com .
Koncertoj, deklamadoj : ni alvokas al artistoj, petante, ke ili sendu filmeton kun hejma koncerto por ILEI ĝis la 30-a de junio. Daŭro : inter 30 min kaj unu horo. Ni deziras havi en ĉiu sesio la lastan horon kun koncerto. Tio estas, ke ni devus akiri 30 kontribuojn. Ankaŭ povos esti koncertoj en rekta enreta partopreno ; por tio iu artisto aŭ artista grupo povas skribi al ilei.prezidanto@gmail.com, dirante : mi pretas ludi je tiu tago je tiu horo ! Bonvenon ! Pro tio ni ne havos Internacian Vesperon, ĉar ni ne vesperumos samtempe !
La temposkemo por la diversaj horzonoj.
Ĉiu tago havas sian temon kaj tri sesiojn ; la tago kongruas kun la tago en UTC + 2 (tio estas la Universala Tempo +2 horoj (CEST – konvena por Afriko kaj Eŭropo)
Blua koloro = dormo, ripozo. Verda koloro : programeroj. Blanka aŭ blua koloro : libera tempo por koridoraj babiladoj.
La temposkema tabelo povas apri nur en la PDF.
La teknika aspekto : La konferenco akiros kanalon alireblan per numero kaj pasvorto, kiun ni vaste komunikos antaŭe per nia retejo www.ilei.info.
Komenco : sabate la 25-an de julio, ĉefplado 15 :00 UTC + 2 : Solena inaŭguro.
Fino : vendrede la 31-an de julio, azia tagiĝo, 00 :00 UTC + 2 : Konkludo, adiaŭo.
Ni provos eldoni Konferencan Libron kun resumoj de la prezentaĵoj, filmoj, debatoj, decidoj. Ni faros magran eldonkvanton, tamen ni bezonas kelkajn ekzemplerojn por la bibliotekoj. Pro tio ILEI alvokas al donacoj por kovri tiujn kostojn kaj por kovri la kostojn de la reta agado.
La partopreno estos senpaga.
Konstanta informfluo okazas en la ĉefpaĝo de ILEI www.ilei.info
Same UMEA traniras al virtuala konferencado
UMEA decidis organizi la jam delonge planitan ĉi-jaran Internacian Medicinistan Esperanto-Kongresan (21-a IMEK) laŭ maniero de interreta Zom-konferenco. (Zoom)
La 21-a IMEK okazos la 17-an kaj 18-an de julio. La titolo de la kongreso estos „Pandemio KOVIM-19 : historio, nuna stato kaj sekvoj“.
Laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla.
Provizoran programon oni povas peti.
La kongreskotizo estas 15 € por partoprenantoj kaj gestudentoj, kiuj pretas prelegi, kaj 25 € por ĉiuj prelegantoj, kies prelegtekstoj ankaŭ aperos en aparta kongreslibro post la kongreso.
Por aliĝi, ni petas sendi retleteron kun poŝtadreso kaj telefonnumero al la estrino de la LKK, Katarina Faragó :
info.21aIMEK@gmail.com aŭ farago.kata@espmed.hu.
Ankaŭ demandojn pri la ĝenerala organizado, kongreskotizo k.t.p. ni petas senpere sendi al la LKK.
Prelegojn bv. anonci ĉe la estro de la scienca komitato, profesoro Vladimiro Opoka : umea@interia.pl
Tekstoj estos akceptitaj en Esperanto, angla kaj hungara lingvo, laŭeble jam kun resumoj en Esperanto kaj/aŭ la angla.
Kompreneble vi rajtas dissendi ĉi tiujn informojn al viaj naciaj Esperanto-organizoj, gazetoj k.t.p.
Informojn vi trovos ankaŭ per http://umea.fontoj.net/aktualajhoj.
Christoph Klawe

EKO 2020-2021

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 76 / 243685

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License