UEA - MondaFest’2020

mercredi 3 juin 2020 par BLOT Nicole

UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.
Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per alekska@gmail.com. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. Premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jaran membrecon en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La plej ĝisdataj versioj de la programoj konstante konsulteblos per Eventa Servo. Se vi havas ideojn au proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bv. kontakti la organizteamojn kiel indikite ĉe https://eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en https://eventaservo.org/e/mondafest2020.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 20 / 118434

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License