UEA-Monda Tago de Rifungxintoj 20 junio 2020

dimanche 21 juin 2020 par BLOT Nicole

MESAĜO DE UEA OKAZE DE LA MONDA TAGO DE RIFUĜINTOJ, 20 JUNIO 2020

Laŭ statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, hodiaŭ 71 milionoj da homoj tra la mondo estis perforte dislokitaj de militoj, naturaj katastrofoj, kaj forpelo el siaj hejmlandoj. Ili plejparte loĝas en ŝirmejoj por rifuĝintoj, ofte kun vivosava subteno de UN. Ilia situacio fariĝis eĉ pli malfacila pro alveno de KOVIM-19. Ĉe multaj rifuĝintoj, socia distancigo ne eblas, mankas la ebleco de kvaranteno, kaj sanservoj kaj hospitaloj estas neadekvataj. En multaj mondopartoj, naciaj landlimoj estas fermitaj eĉ al tiuj kiuj prosperas : rifuĝintoj estas aktive repuŝataj kaj kalumniataj. Dum ĉiuj homoj frontas riskon pro KOVIM-19, la rifuĝintoj de la mondo estas inter la plej endanĝerigataj.

Kiel atentigis la Alta Komisionestro pri Rifuĝintoj, Filippo Grandi, “Se iam ajn ni memoru, ke ni vivas en interligita mondo, la koronaviruso tion rekte komunikis.” KOVIM-19, la Komisiono diras, “ne konas landlimojn, ne konas lingvaj barojn. Ĝi minacas ĉiujn homojn sur tiu ĉi planedo – inkluzive rifuĝintojn kaj aliajn dislokitojn.”

Unuiĝintaj Nacioj nomis la 20-an de junio Monda Tago de Rifuĝintoj. Ĉi-tage ni aparte memoras la multajn milionojn da homoj forigitaj el siaj hejmoj pro milito, perforto kaj naturaj katastrofoj. Universala Esperanto-Asocio solidariĝas kun multaj aliaj organizaĵoj por atentigi pri la neceso de internacia kunlaboro por alfronti la bezonojn de rifuĝintoj kaj labori por ilia paca kaj sekura reiro al siaj originaj loĝlokoj, aŭ ilia azilo en la landoj kie ili, senelekte kaj senkulpe, troviĝas.

Inter la multaj demandoj pli forte traktendaj estas la lingva problemo : multaj rifuĝintoj troviĝas en situacioj kie ili ne povas lingve komunikiĝi kun la ĉirkaŭaj homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, instruistoj, medicinistoj kaj krizolaborantoj. Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, ni estas aparte konsciaj pri tiu neatento al adekvata alfronto de lingvaj diferencoj.

Okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj 2020, ni alvokas al registaroj, neregistaraj organizaĵoj, kaj tute aparte al Unuiĝintaj Nacioj mem, alfronti lingvajn demandojn pli rekte kaj en spirito de lingva justeco, nediskriminacio kaj humana kunsento.

Kaj ĉefe ni alvokas al ĉiuj homoj subteni la laboron de Unuiĝintaj Nacioj por mildigi la sorton de rifuĝintoj en la nuna danĝera monda situacio.


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 22 / 116865

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Ses Activités  Suivre la vie du site Congrès / Stages / Rencontres   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License