UEA-Petro Desmets

mercredi 1er juillet 2020 par BLOT Nicole

Petro Desmet’ estas konata vortaristo. Jam en 2004 aperis lia vortaro „Nederlands Esperanto Nederlands”, 580-paĝa verko, kiu nun troviĝas sur la librobretoj de multegaj flandraj kaj nederlandaj Esperanto-parolantoj. Iom poste en 2012 lia dua vivoverko publikiĝis : „Bildvortaro en Esperanto”, lia modernigo kaj esperantigo de la fama Duden Bildwörterbuch. En 2019 aperis plia sukcesverko lia : „Esprimaro : Promenoj en Edeno” kaj ĉi-jare la „Vasta vortaro/Uitgebreid woordenboek Esperanto-Nederlands”, milpaĝa verkego kun ĉiuj radikoj de PIV.
Kiel ekestis ĉiuj tiuj verkoj ? Kiujn problemojn la vortaristo renkontis ? Pri tio li dum multaj jaroj blogis, kaj la blogaĵoj nun aperis en kvar bitlibroj.
Esperanto kaj kultur
Proverboj sub lupeo
Vortarludoj
Vortoj, Vortaroj kaj Vortaristoj
Vi povas mendi la librojn alklakante la suprajn ligilojn, sed en la samaj paĝoj vi povas ankaŭ akiri senpagajn provlibrojn, tiuj estas libroj en kiuj aperas nur la unuaj 3, 4 ĉapitroj, por ke vi povu iom „gustumi” la verkojn, antaŭ ol mendi ilin.
Ne hezitu kontakti nin, se vi havas plaijn demandojn !


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 30 / 118643

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License