Accueil > L’Espéranto > A lire

UEA - Afabla invito al virtuala kongreso
vendredi 24 juillet 2020
par
Karaj membroj (kaj eks-membroj) de Espéranto-France,
Tre baldaŭ komenciĝos la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) https://vk.mondafest.net/.
Ĉiuj membroj de Espéranto-France estas bonvenaj aliĝi al tiu historia unika evento.
Ĝis dimanĉo 26.07 membroj de UEA povas aliĝi senpage.
Pluraj programeroj kaptos vian intereson :
- diskutoj pri la Festivala Temo
- Virtuala Movada Foiro
- Faka Forumo
- Akademio de Esperanto
- Tago de Lernado
- Legantoj de la revuo Esperanto
- prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj
- Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la jaro
- Oratora Konkurso
- Kunmanĝado tra la mondo
- Monda Ekskursa Tago
- ... kaj multaj surprizoj vin atendos
sen forgesi la tradician komitatkunsidon, kiu okazos unuafoje en la reto.
Legu pliajn informojn en la Gazetara Komuniko n-ro 894, ĉi-sube.
Malpli ol unu minuto sufiĉas por aliĝi. Nur necesas tajpi vian UEA-kodon kaj vi estos en la listo de aliĝintoj, kiu jxus superis 1000 homojn.
Rapidu, restas nur 3 tagoj (ĝis la 26-a julio) por aliĝi senpage : vk.mondafest.net/,
Kore ALeks
Accueil |
Contact |
Plan du site
| Se connecter |
Statistiques du site |
Visiteurs :
42 /
131238
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?