Accueil > L’Espéranto > A lire
EKO Esperiga Komuniko
Esperanto-Societo Kebekia (ESK) transformas sin
Turniĝas plia paĝo en la vivo de ESK — venas al la fino la eldonado de La Riverego en la nuna PDF-formato — ĝi transiros al la bloga formato (legu pri tio en mia redakcia artikolo). Tiu ĉi numero estas rekorda numero (74-paĝa !) kaj, sendube, la plej bunta el ĉiuj, kiujn mi redaktis en la lastaj dek jaroj ! Ja eĉ se la Montreala UK ĉi-jare ne povis okazi pro la pandemio, Montrealo (kaj Kebekio kaj Kanado pli larĝe) brilis dum la virtualaj someraj eventoj — legu detalajn raportojn pri la bunta virtuala somero ĉi-numero !
Ĉi-jare ESK eldonis rekordan kvanton da eldonaĵoj en unu jaro — tri libroj, plus la famaj poŝtkarto kaj poŝtmarko de Espero (la unua esperantlingva poŝtkarto el Kanado). Legu kiel mendi ilin ! Ĉi-numere atendas vin ankaŭ tri bonegaj artikoloj el Hispanio : pri la ZEO (=Zamenhofa / Esperanta objekto) super la Niagaro. José Antonio del Barrio de Hispana Esperanto-Federacio rakontis pri tio. Alia artikolo estas pri Eduardo Vivancos, veterano de la hispana civila milito kaj unu el pioniroj de E-movado, kiu loĝas en Toronto kaj kiu centjariĝis ĉi-septembre (ĝin verkis Xavi Alcalde, kiu vizitis Kanadon en 2017 por intervjui Eduardon). Estas ankaŭ artikolo pri la tri popolaj himnoj : Belgio, Aragono (Hispanio) kaj (jes !) Kebekio ! Ĝin verkis Eduardo Berdor (Hispanio), specialisto pri la franca lingvo kaj kebekia muziko. Krome, atendas vin amuza raporto pri la 100-a Kongreso de la Sildava Esperanto-Asocio, valora artikolo, kiu klarigas kial klimato ŝanĝiĝas... kaj pli ! Ne hezitu plusendi tiun ĉi numeron al viaj amikoj ! http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego142-144/
fr
L’Espéranto
A lire
?
|
OPML
?