Accueil > L’Espéranto > Vidéos

ILEI raporto pri trimonata periodo
Por revivigi kaj vigligi ILEI-sekciojn, kiuj dormas, malkreskas k.s. la Prezidantino Mireille Grosjean lanĉis kaj organizis en la unua sabato de ĉiu monato Forumojn por ILEI-gvidantoj (ILEI-sekciestroj, reprezentantoj kaj simple aktivuloj kaj dezirantoj aktivi). La Unua okazis la 6-an de februaro virtuale kun partopreno de 26 personoj. Estis diskutataj la demandoj pri teritorio por sekcio, pri fondo de ILEI-AMIKARO, pri universitataj kursoj de Esperanto, pri la projekto lanĉita kaj prizorgata de Vicente Manzano Arrondo IKIKO pri interkultura edukado, pri elekto de estraranoj. La partoprenantoj interŝanĝis spertojn, ideojn, planojn. La Dua okazis la 13-an de marto per Zoom kun partopreno de 20 personoj. Temis pri la elektoj de la Estraro en la nuna jaro 2021. La Tria okazis la 3-an de aprilo kaj estis dediĉita al Esperanto Instruista Trejnado. Partoprenis en ĝi deko da personoj.
fr
L’Espéranto
Vidéos
?
|
OPML
?