UEA Proponoj de programeroj por la 2-a Virtuala Kongreso

jeudi 3 juin 2021 par BLOT Nicole

Estimata Litova Esperanto-Asocio,

Pro la nuligo de la 106-a UK en Belfasto, ankaŭ ĉi-jare ni okazigos la Virtualan Kongreson de Esperanto. Por ni gravas ke la Esperanto-komunumo restu aktiva, tial ni invitas vin partopreni en la 2-a Virtuala Kongreso de UEA kaj helpi por ĝia sukceso. Unu maniero estas instigi viajn membrojn partopreni en ĝi, alia maniero estas per proponoj de programeroj por la kongreso.

Jen ligilo al formularo por proponi programerojn (ekz. kunsido de via asocio – bv. konscii ke la kvanto de programeroj estas limigitaj) : https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeltS3uWsbSZgh_JS0VptqACHGCU4xetos-NgaQX_GQ7hPjvw/viewform

La limdato por fari proponojn estas la 14-a de junio 2021 kaj tio eblos nur pere de la formularo en la supra ligilo.
Sincere salutas
Kongresa Fako de UEA


Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 15 / 156118

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site L’Espéranto  Suivre la vie du site A lire   ?    |    titre sites syndiques OPML   ?

Site réalisé avec SPIP 3.1.6 + AHUNTSIC

Creative Commons License