
Grésillon : Maratona E-kurso, IEK, AMO, FEI-ekzameno
Kastelo Grésillon proponas 3 Esperanto-kursojn inter la 23-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2021. Aldone serio da IEK- kaj AMO-prelegoj, ekskursoj kaj la eblo ekzameniĝi. Instruos Ilona Koutny el Poznan, Renée Triolle el PACA kaj Marc Giraud el Parizo. Vidu detalojn en https://gresillon.org/s3.
La kulturdomo Greziljono invitas infanojn, familiojn kaj geavojn al Festa Semajno por amuziĝi, lerni, kanti, ripozi kaj ludi. Vidu en https://gresillon.org/s4.
Junulara FESTeto prepariĝos por la 13a ĝis 20a de aŭgusto, Vidu en http://verdajskoltoj.net/festorevenas/
Naturistoj bonvenos en la Verda Naturista Semajno https://gresillon.org/s1 post la festivalo FestiNATUR’ komence de julio : https://festinatur.fr
Ĉiujn eventojn de Greziljono vidu en la agendo : https://gresillon.org/agendo
Bonvenon en via Esperanto-kulturcentro, kastelo Greziljono
kontakto : kastelo ĉe-signo gresillon.org
Bert
fr
Ses Activités
Congrès / Stages / Rencontres
?
|
OPML
?