Espéranto Indre

Tago de la Esperanto-Libro, 15-a de decembro.

samedi 14 décembre 2024 par Nicole Blot

Tago de la Esperanto-Libro, 15-a de decembro.
La statuo de Kristo en Rio-de-Ĵanejro estos lumigita verde.
La 15-an de decembro la tutmonda Esperanto-parolantaro festas la Tagon de la Esperanto-Libro. Ĉi-jare, la mondfama Kristo-statuo en Rio-de-Ĵanejro brilos en verda lumo, vespere ekde la 8a horo (loka tempo). La koloro simbolas esperon, precipe la esperon de Esperanto-parolantoj por pli bona internacia kompreno per Esperanto, facile lernebla lingvo.
Lingvo kiu kunigas popolojn
La lumigado de la Kristo-Statuo estas aparte subtenata de la Ĉefepiskopo de Rio-de-Ĵanejro, kardinalo Orani João Tempesta, kaj de la pastro Omar Raposo, kiu respondecas pri la statuo ; ili emfazas, ke Esperanto helpas ligi la popolojn.
15 decembro - oficiala Esperanto-Tago en brazilaj urboj
En kelkaj brazilaj urboj la 15-a de decembro estas oficiale agnoskita kiel Esperanto-Tago, "Dia do Esperanto", ankaŭ en Rio-de-Ĵanejro ekde 2021.
Publikigita en Varsovio en 1887
La bazon de la internacia lingvo Esperanto ellaboris Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko (Pollando) en la 1870-aj jaroj. Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 kaj publikigis la proponon de sia lingvo en Varsovio en 1887. La vortoj venas precipe el lingvoj kiel la latina, franca, angla, germana kaj ankaŭ pola kaj rusa [eble elektu aliajn lingvojn]. Li preferis vortojn kiuj estas uzataj en pluraj lingvoj (ekz. politiko - [politiko vialingve], jako - [jako vialingve ; aŭ aliaj ekzemploj]).
Esperanto-parolantoj en 130 landoj tutmonde
Pluraj milionoj da homoj en pli ol 130 landoj jam lernis Esperanton. Ĝi estas uzata ĉiutage tra la mondo, en konferencoj, kulturaj eventoj kaj renkontiĝoj. Novaj libroj, kantoj kaj aliaj kulturaj produktoj estas daŭre eldonataj en Esperanto.
Hodiaŭ estas kelkmil denaskaj parolantoj de Esperanto kaj la lingvo konstante evoluas. Ĉio ĉi zorgas, ke Esperanto estas la sola vivanta, komence planita lingvo. Ĉiam pli ĝi estas rigardata de lingvo-profesiuloj kiel natura lingvo.
Esperanto en praktiko ekde 1888
La unua libro en la lingvo estis eldonita jam en 1888 kaj la unua Esperanto-grupo de la mondo formiĝis en Nurenbergo samjare. En 1889 fondiĝis la unua gazeto en Esperanto. En 1904 en Zaragozo, Hispanio, naskiĝis la unua infano, kiu kreskis kun Esperanto (kaj la hispana) kiel gepatra lingvo. La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer [Bulonjo-ĉe-maro] en 1905.
Ligo de Nacioj 1922 : Vivanta Lingvo
En 1922, la Tria Ĝenerala Asembleo de la Ligo de Nacioj adoptis longan raporton pri Esperanto kiel internacia lingvo. Oni emfazis, ke jam aperis ĉirkaŭ 4 000 eldonaĵoj en Esperanto kaj ke Esperanto estas vivanta lingvo.
Lernu Esperanton !
Multaj lingvaj platformoj proponas Esperanto-kursojn, ekzemple Duolingo kaj lernu.net. Kun 20 ĝis 50 horoj da lernado de Esperanto, oni kutime havas sufiĉe da scio por partopreni lokajn aranĝojn aŭ videokonferencojn. Eventa Servo, eventaservo.org, donas informojn pri Esperanto-renkontiĝoj tutmonde. Esperanto ligas vin al ĉiuj mondopartoj.

Kristo

Accueil | Contact | Plan du site | | Statistiques du site | Visiteurs : 0 /

Suivre la vie du site fr  Suivre la vie du site Espéranto  Suivre la vie du site Articles   ?

Site réalisé avec SPIP + AHUNTSIC

Creative Commons License